Maraîchers [maʁɛʃe] (esperante Legomĝardenistoj) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 9, en la 20-a arondismento de Parizo.
La stacio estis malfermita en 1933.
Ĝi situas en kruciĝejo de Strato des Pyrénées kaj Strato d'Avron.
La montetoj de Belleville kaj Montreuil estis ĝis la 19-a jarcento kultivataj de multnombraj legomĝardenistoj kies plej fama produkto estis persiko de Montreuil.
La stacio estis tute restaŭrita fine de 2006.
La stacio disponas pri tri alirejoj, ĉiuj sur Strato des Pyrénées.