Mansio, franceMaine, estis historia kaj kulturafranca regiono, respondanta al malnova provinco kaj kies ĉefurbo estis Le Mans. Mansio estis ankaŭ graflando poste duklando. Kvankam la provinco malaperis, la termino « Maine » estas ankoraŭ uzata por difini la teritorion de la departementoj Sarthe kaj Mayenne. La teritorio de Mansio respondas vere al tiuj departementoj. Ili tamen ricevis ankaŭ teritoriojn de Anĵuo kaj, kaze de Sarthe, tiun de la graflando Perĉo.
La provinco ŝuldas sian nomon al la gaŭla popolo de la cenomanoj. Mansio, kiel graflando, aperis en la 9-a jarcento, en la karolida periodo. Ĝi okupis strategian pozicion, ĉar ĝi estis ĉe la limo de Bretonio, de Normandio kaj de Anĵuo. Ĝi utilis kiel bufra ŝtato ĝis la fino de Mezepoko kaj suferis purajn militojn ligitajn al la kapetidoj kaj plantaĝenetoj. Ĝi estis alligita al la reĝa bienaro en 1204 poste ĝi estis disigita en 1790 okaze de la kreo de la departementoj.
Mansio kovras proksimume 10 000 km² kaj enhavas 800 000 loĝantojn, nomitajn franclingve Mainiots kaj Mainiotes. Krom la historia ĉefurbo Le Mans, la ĉefaj urboj estas Laval, Sablé-sur-Sarthe, Mayenne, Mamers kaj La Ferté-Bernard.
La aŭtoritatoj de la usona ŝtato Majno, origine koloniita de francoj, oficiale agnoskis la francan Mansion kiel la originon de la nomo de ilia ŝtato[1].
La reliefo de Mansio estas entute malabrupta, ĝi estas transira regiono inter Bretonio, Normandio kaj Anĵuo, tre malsamaj regionoj. Mansio staras sur du grundoj relative malsamaj, la Supra-Mansio (rivero Sarthe) oriente, kaj Malsupra Mansio (rivero Mayenne) okcidente. La unua staras sur transira areo inter la pariza akvokolekta areo kaj la armorika montaro, kiam la dua situas tute sur la armorika montaro.
Geologio
Malsupra Mansio, kiu apartenas al la armorika montaro, estis kreita en la paleozoiko, aparte dank'al vulkana agado, poste ĝi estis kovrita per terciaraj formancioj, aparte per riveraj aluvioj.
Supra-Mansio posedas grundon tipan al la pariza akvokolekta areo, sed ĝi estas modifita kaj neregula. Estas neniuj triasaj spuroj. Norde, la arbaro Perseigne, kiu kulminas je 349 metroj, estas antaŭmetita insulo de la armorika montaro.
Hidrografio
Malsupra Mansio estas preskaŭ tute en la akvokolekta areo de la rivero Mayenne, vasta je 4 358 km². La rivero Mayenne estas rivero longa je 202 km kiu fontas sur la norda akvokolekta areo de mont des Avaloirs, en la departemento Orne[2].
Supra-Mansio konsistas el paralela sistemo, ĉar ĝi respondas al la akvokolekta areo de la rivero Sarthe. Tiu rivero longa ja 313 km fontas el la graflando Perĉo, poste malsupreniras, kiel la rivero Mayenne, al Angers, kie ĝi enfluas en la riveron Mansio.
Klimato
Mansio, dank'al proksimeco al la Manika Markolo kaj Atlantiko, posedas oceana klimato. La vetero estas ofte humida, kun regulaj kaj moderaj temperaturoj. La ekstremas temperaturoj, −10 °C vintre kaj 32 °C somere, estas maloftaj.
Mansio ŝuldas sian nomo al la cenomanoj, la gaŭla popolo, kie staras la nuna departemento Sarthe. Le Mans havas la saman originon, sed tio ne estas la kazo nek de la rivero Mansio, la rivero, kiu trairas Angers, nek tiu de la departemento Maine-et-Loire. Ĉar, la nomo de la rivero estas variaĵo de la vorto « Mayenne », kie eble originas de la kelta radiko *made ' (« fari enrompon, sin etendi »), aŭ de la latina lingvomadere (« esti malseka, sorbigi»), al kiu aldoniĝis la gaŭla sufikso -uenna. La tuto signifus « (akvo) kiu superbordiĝas », kio pensigas al la akvo de la riverego Luaro, kiu suprenfluas en la riveron en periodo de riveraltiĝo[6].
La nomo de la provinco Mansio ŝajnas estis je la origino de tiu de la usona ŝtato Majno. Tiu etimologio estis oficialigita de la aŭtoritatoj de la Ŝtato en 2001, okaze de kreo de loka franca-usona tago[7].
Prahistoriaj kaj antikvaj originoj
La regiono Coëvrons, situanta centre de Mansio, estas la plej riĉa je prahistoriaj restaĵoj.
Per la elorienteŭropaj popolmigradoj, la romia aŭtoritato malfortiĝis kaj la ribeloj regule ekstaris kontraŭ la imposta premo. Noviodunum malprosperis kaj perdis sian staton de ĉefurbo de la diablintoj en la 5-a jc. Ĝia teritorio estis alligita al tiu de la cenomanoj, kies ĉefurbo estis Le Mans.
La frankoj ekloĝis por restadi en la regiono en la 5-a jc, kie ili kunvivis kun la gaŭlaj-romianoj antaŭ ol asimiliĝi. Samtempe, en Armoriko estis grava almigrado de britonoj, venantaj de Britio. Ili starigis reĝlandetojn malamikojn al la frankoj[8]. La militoj inter frankoj kaj bretonoj estis oftaj inter la 6-a kaj la 9-a jc, kaj Mansio estuis submetita al pluraj bretonaj atakoj. Por sekurigi sian landlimon, la frankoj starigis la limlandon Bretonio, bufran areo kun pluraj fortresoj, kiuj staris de Potevio ĝis Normandio[9].
La bofilo de Karolo la Granda, Rorgon (aŭ Roricon) la 1-a de Mansio Rorgon, estas atestita grafo de Mansio en 833 kaj 839.
Ŝtata bufro inter Normandio kaj Anĵuo
La reĝo Raoul la 1-a de Burgonjo estus doninta la graflandon en 924 al la duko de NormandioRollon[10].
En la 11-a jarcento, la graflando Mansio estis avidaĵo inter la tiutempaj kreskantaj potencoj : la graflando Anĵuo kaj la duklando Normandio.
De la 12-a ĝis la 13-a jc, la ekonomio de Mansio kreskis kaj urboj kiaj Le Mans kaj Laval rapide kreskis.
Okaze de la Dua mondmilito, la germanoj trairis Mansion direkte al Bretonio kaj atingis la urbon Mayenne la 17-an de junio1940. La provizora malliberejo de Mulsanne, konstruita de nazianoj, akceptis kaptitojn, poste nomadojn kaj judojn.
Limoj
La provinco Mansio enhavis preskaŭ la tuton de la departementoj Sarthe kaj Mayenne, escepte de la anĵua Majeno, tio estas la suda triono de Majeno, kaj de anĵua Mansio, kiu konsistigas la ekstreman sudon de la departementi Sarthe. Tiuj du regionoj estis en Anĵuo.
Dornic, François. (1978) Historio de Maine. Parizo: PUF, p. 128.
Gallouédec, Louis. (2001) Le Maine. Les Éditions du Bastion, p. 265. ISBN 2-7455-0149-6.
Patrice Morel, « Les Comtes du Maine au IX jarcento », in Revue Historique kaj Archéologique du Maine, Le Mans, 2005, 4° serio T.5, tome CLVI de la Collection, p. 177 - 264 (avec Index des principaux personnages ; Bibliografio).
Robert Latouche, « Les 1-as grafoj héréditaires du Maine », in Revue Historique kaj Archéologique du Maine, Le Mans, 1959, tome ĈV de la Collection, p.37 - 41
Robert Latouche, Historio de Comté du Maine pendant le X° kaj XI° jarcentos, Bibliothèque de la École des Hautes Études, Parizo, 1910.
Gérard Louise, « La seigneurie de Bellême Xe-12-a jarcentos », dans Le Pays bas-normande ', 1990, n° 3 (199), p. 161-175
Jean-Pierre Brunterc'h, « le duché du Maine kaj la marche de Bretonio » dans La Neustrie. Les Pays au nord de la Loire de 650 en 850, colloque historique international publié par Hartmut Atsma, 1989, tome 1.
François Neveux, la Normandie des ducs aŭ rois 10e-12e siècle, Rennes, Ouest-France, 1998
Auguste Bry, Le Maine et l'Anjou, historiques, archéologiques et pittoresques. Recueil des sites kaj des monuments les plus remarquables sous le rapport de l'art et de l'histoire de départements de la Sarthe, de la Mayenne et de Maine-et-Loire, Nantes kaj Parizo, 1856-1860 ;
Abbé Angot, « Les vicomtes du Maine », en Bulletin de la commission historique et archéologique de la Mayenne, 1914, n° 30, p. 180-232, 320-342, 404-424.
↑Ernest Nègre. (1990) Toponymie générale de la France: Tome 1, Formations préceltiques, celtiques, romanes : étymologie de 35000 noms de lieux. Librairie Droz. ISBN 9782600028837.