La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio kaj Perĉo.
La 18-an de aŭgusto 1944 1-a Kirasita Divizio de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento post 2-taga sanga batalo konkeris Chambois en Orne, Supera Komandanto Kazimierz Sosnkowski skribis al 355-a Ĉasista Divizio "Dębliński" pri "ĝia grandioza venko, la plej granda en kronikoj de la Pola Aerarmeo — antaŭan tagon la divizio pafalterigis super Francio 16 germanajn aviadilojn, perdante unu propran kaj komandanton majoron Eugeniusz Horbaczewski. Liberigo de Parizo estis komencita.