Indre-et-Loire [ɛ̃dʁelwaʁ] estas unu el la ses departementoj de la franca regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi etendiĝas sur 6 127 km2 kaj havas 600 252 loĝantojn. La ĉefurbo estas Tours.
Indre-et-Loire havas landlimojn kun la departementoj Loir-et-Cher, Indre, Vienne, Maine-et-Loire kaj Sarthe. La departemento tute enhavas 277 komunumojn.
Antikva gaŭla popolo estis la Turonoj. Malnova franca provinco estis Turlando (franclingve : Touraine).
La nomo “Indre-et-Loire” venas de du el la riveroj, kiuj trafluas la departementon: Luaro kaj Indre.
Vinproduktado: Sauvignon el Touraine ("flora" kaj parfuma blanka vino)
Arondismentoj
La teritorio administre dividiĝas je tri arondismentoj:
Esperanta vivo
Okaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 703 voĉdonojn (0,43% de voĉoj).
Prezidantoj de la departementa konsilio
Ĝis 2015, la departementaj konsilioj nomiĝis "conseils généraux". Ekde 2015, ili nomiĝas "conseils départementaux".
- Marisol Touraine (2011 - 2012)
- Frédéric Thomas (2012 - 2015)
- Jean-Yves Couteau (2015 - 2016)
- Jean-Gérard Paumier (ekde februaro 2016)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj