Ĝia fonto situas apud Monto Gerbier-de-Jonc en la Centra Montaro kaj ĝi finiĝas en la Atlantika oceano, nord-okcidente. La supra fluo de la rivero estas mallarĝa, dum ĝia fina parto havas larĝon je ĝis unu kilometro.
Luaro estas nun la lasta ankoraŭ sovaĝa (ne kanalizita) rivero de Francio, eĉ sabloinsuloj kaj insuloj estas oftaj meze de ties fluejo, kelkaj estas nun aĉetitaj de LPO (ligo por la protekto de la birdoj) kaj restas sovaĝa natura medio.