La rivero havis multajn nomojn dum la historio. Ĝi estis nomita tiele la unuan fojon en la jaro 1342 kiel Auda ou la Ribera d'Aude[1].
Antikvaj aŭtoroj uzis nomojn kiel Narbôn (Polibio), Atax (Strabo, Plinio, Pomponio Mela). Kaj dum la Mezepoko oni uzis Adice, denove Atax, Fluvium Atacis, Flumine Atace, Flumen Ataze kaj eĉ Jŭta Aditum fluvium[1]. La aktuala nomo devenas de malformo de la nomo 'Atax kaj kiu devenas de la gaŭla terminoatacos por tre rapida[2]
De la Pireneoj ĝis Carcassonne ĝi unue iras de sudo al nordo kaj aperas kiel tipa montara akvofluo, kiu pasas Capcir, plenigas kelkajn akvoprovizejojn en (Matemale kaj en Puyvalador.
De Axat, post akcepto de la akvo de la rivero Aiguette de dekstre kaj de Rébenty maldekstre, ĝi rompas la kalkan barilon de la antaŭ-Pireneoj kaj pasas serion de malgrandaj komunumoj: Quillan, Espéraza, Couiza, Alet-les-Bains kaj Limoŭ.
Inter Carcassonne kaj Homps la Canal du Midi estas paralela al la rivero. La distanco foje estas malpli ol 50 metroj (ekzemple apud Trèbes, oriente de Marseillette aŭ inter Homps kaj Argens-Minvervois). La kanalo troviĝas je la maldekstra flanko de la valo kaj ĉiam estas super la rivero.
Ĉi tiu linio egalas proksimume al la suda rando de la regiono Minervois, kiu estas registrita kiel AOC ekde 1985 kaj produktas 170 000 hl vino sur 5000 ha de la vinberspecoj Syrah, Grenache, Carignan, Cinsault kaj Mourvèdre per 30 kooperativoj kaj 220 individuaj vinproduktantoj.