La kritikoj al la Katolika Eklezio koncernas pridoktrinajn rimarkojn kaj riproĉojn rilate la kondutmanieron aŭ aktivecajn aspektojn latine kompendie diritajn modus operandi (agadmaniero) formulitajn kaj akumulitajn laŭ la jarcentoj. En la pasinto la filozofiaj kaj teologiaj kritikoj superregis (por taŭga priskribo pri ili oni vidu priskribojn de kristanaj eklezioj). Sed kun la alfaciĝo de klerismo, la kritikaj atentoj transiĝis precipe sur temojn de la historio, de politiko kaj de la kulturo, krom sur tiuj de la filozofio.
La analizo pri la historio de la Eklezio en Eŭropo kuntrenis diversajn studulojn akuzi la Eklezion pri tiuj kiujn hodiaŭ estas difinitaj krimoj kontraŭ la homaro de ĝi plenumitaj, laŭ akuzantoj, laŭlonge de la jarcentoj.
La eklezio agnoskas iujn el tiuj agoj kaj preterlasoj, tiel ke en la jaro 2000 la papo Johano Paŭlo la 2-a publike pardonpetis “pro la pekoj de katolikoj laŭlonge de la jarcentoj” [2]. Tra la komuna konsento pri tiu “pardonpeto” aperis kritikoj, kiel la jenaj: la papo pardonpetis al Dio kaj ne al la viktimoj, kaj la papo uzis, priskribante la kulpojn de kristanoj, la limigan adverbon “foje” kontraste kun la “ĉiam” uzita en la aludo pri la kulpoj de aliaj.[3].
Kutime la eklezio ne elmetas “oficialajn poziciojn” koncerne historiajn eventojn; tiu tasko estas plenumita, eventuale kaj subhistoria aspekto, de ĝia intelektula flanko.
[11] En la kristanaj eklezioj kutime tio estas agnoskata kaj bedaŭrata; sed intelektula kristana flanko, kiel historiistoj, rimarkigas ke la akuzoj foje estas malavare ampleksigitaj kaj ke, foje, la persekutaj eventoj dependis de la civilaj aŭtoritatoj aŭ de herezaj sektoroj, kio ofte estas uzata kiel senkulpigo de la tuta institucio. [12]
La anonco de “sanktaj militoj” flanke de papoj estis objektoj de multaj kritikoj kaj koncerne la krucmilitojn en la Sankta Lando (Palestino) kaj koncerne la lukton kontraŭ la herezaj movadoj (kiel la krucmilito kontraŭ albigensoj (aŭ kataroj).
La katolika Michael Coren en sia libro: “Why Catholics Are Right”[4] asertas, kune kun diversaj historiistoj, ke veras ke la Eklezio ne agis ĉiam prudente, sed ankaŭ precizigas: "la Sankta Lando estis ĉiam kristana lando, sed, certamomente, en la 7-a jarcento, ĝi estis invadita kaj okupita de islamanoj". Ne eblas taksi la krucmilitojn kiel imperiismaj aŭ koloniismaj militoj ĉar (aldonas aliaj historiistoj), kvankam tro malfrue, ili celis la defendon de la kristanaj popoloj. Tamen aliaj fakuloj vidas klare imperiisman sintenon en la okupo de foraj teroj fare de eŭropaj regnoj aŭ regnanoj. Krome ne forfuĝas ke iuj krucmilitoj fakte estis bataloj kontraŭ agresoj dum la defendo de la kristanaj popoloj fariĝis defendo de la eŭropa civilizo. Tamen oni ne povas negi la devojiĝon de multaj el la krucmilitoj.
Tiasence konkludas ankaŭ la historiisto pri mezepoko Paul Crawford.[5]
Tamen kristanaj pensuloj kutime rekonas ke almenaŭ mankis prudento kaj modero.
La indekso de malpermesitaj libroj (latine: Index Librorum Prohibitorum) estis listo de publikaĵoj malpermesitaj de la Katolika Eklezio, establita en 1558 de la Inkvizicio aŭ (Sankta Ofico), iniciate de Paŭlo la 4-a. La Katolika Eklezio, fakte, atribuis al si la rajton zorgi pri la legaĵoj de la fideluloj por ke ĉi tiuj ne influiĝu per verkoj taksataj danĝeraj por la kredo kaj moralo.
Post la eniriĝo de la preso kaj la risko de la kreskanta disvastiĝo de la ideoj de la Reformacio, la problemo fariĝis primara tiom ke ĝis la fino de la 7-a jarcento la ekleziaj kredodefendantoj provis malhelpi per cenzuroj kaj punoj la presadon kaj posedon de libroj entenantaj tezojn kontraŭkatolikajn..[6]
De tiu politiko estis viktimoj verkoj de eminentaj scienculoj kiaj Galileo Galilei.[7]
En la indekso estis inkluzivitaj ankaŭ verkoj de filozofoj kaj religianoj kiel la dominikanoj Giordano Bruno, Tommaso Campanella kaj Erasmo de Roterdamo. En tiu Indekso finiĝis ankaŭ poetoj kiaj Giacomo Leopardi kaj Ludovico Ariosto, kaj fakuloj pri juro kiel Cesare Beccaria (nur pro marĝenaj asertoj neprikredaj). Foje temis nur pri suspekto pri herezo, se ne pri erara analizo pri la verko, kiel en la kazo de Antonio Rosmini.
La verkoj plej kontrolitaj estis tiuj de verkistoj kaj pensuloj katolikaj, malpli intense tiuj de ne katolikaj; kaj foje, aparte sojle de la nuntempa epoko, nur tiuj potence influaj en la katolika socio. Tiel ne ĉiam estis indekse cenzuritaj la verkoj de Karl Marx aŭ Mein Kampf de Hitler ĉar jam kondamnitaj de la katolika konscienco.
La indekso laŭlonge de kvar jarcentoj estis ĝisdatigita almenaŭ 20 fojojn, la lasta ĝisdatigo okazis en 1948, kaj estis aboliciita nur post la Dua Vatikana Koncilio, en 1966, iniciate de papo Paŭlo la 6-a. Ekzistas diversaj publikigaĵoj kun la diversepokaj listoj de libroj malpermesitaj kaj foje la motivigoj de la cenzuro.
El tio ĉio la kritikistoj volas dedukti ke la katolika eklezio subpremis, kaj subpremas, la kulturon kaj la liberon de la homa menso. Rilate tiun dedukton la intelektuloj katolikaj, kaj ne nur, obĵektas de kaj la historio kaj la konstanta sinteno montras ke la katolika eklezio “generis” neforgeseblajn gefilojn en ĉiuj artoj kaj ĉiuj sciencoj kaj sociaj perfektiĝoj. Videndas ĉe Socialaj enciklikoj. Tamen unu afero tute ne malas kun la alia.
Dum mezepoko la Eklezio establis ekleziajn tribunalojn por persekuti herezulojn, uzante ankaŭ la ĵus kopiitan, el pasinta antaŭkristana romia imperio kaj poste influe de la eklezio aboliciitan, torturon kaj punante per karcero kaj foje per mortpuno personojn krimigitaj pro herezo aŭ, ekde 1484 ankaŭ, kvankam malpli intense en la latinidaj popoloj, pro sorĉarto. Se interesas precizigaj respondoj pri tio oni vidu jenajn verkojn.[8]
Vidu pli da informo ĉe Kontraŭjudismo, Juda problemo kaj Pio la 12-a kaj holokaŭsto.
La kristana eklezio, kaj poste aparte tiu katolika, estas akuzita pri alestiĝo de kontraŭjuda sento laŭlonge de jarcentoj montrante judojn kiel mortigintoj de Kristo aŭ Dimortigintoj; la buleo Cum nimis absurdum de papo Paŭlo la 4-a (1555), leĝfondis la Geton en la urbo Romo por pli efike ilin defendi el atakoj kaj malpermesi al ĉiuj fremdaj eniri noktotempe. En la getoj, kutime hebreoj devis subiĝi al perforta predikado celantaj al iliaj konvertiĝo. Krome ili nepre estis enfermitaj.
Aboliciita, pormomente, dum la Unua Repubblica Romana (1798-1799) de (1798) kaj dum la Dua Repubblica Romana (1849), nome en la periodoj en kiuj la papoj ne povis ekzerci sian povon, la roma geto ĉesis nur kun la aneksigo de Romo al la Regno de Italio. Cetere ĝi estis la lasta restanta en la Okcidenta Eŭropo.
Tamen (se plu konsideri la eventojn de Italio), spite de la emancipiĝo permesita de la italia ŝtato, kaj de la sinsekva integriĝo (diversaj elstaraj judoj ne nur en la artoj aŭ sciencoj, sed ankaŭ en politiko, ekde la ministro pri financoj Sidney Sonnino al urbestro de Romo Ernesto Nathan), la promulgo de la faŝistaj rasaj leĝoj de 1938 kontraŭis la procezon de la unuiĝo de Italio. En tiu okazo, ĉiukaze, diversaj gravuloj de la kultura katolika medio ne reagis negative kontraŭ tiaj leĝoj. Agostino Gemelli, ekzemple, (jam socialisto antaŭ sia monaĥiĝo kaj fondinto de la Katolika Universitato de la Sankta Koro de Milano, epoke de la promulgo de la rasaj leĝoj, prezidento de la Papa Akademio de la Sciencoj), aperas en la listo de la 360 subskribintoj de la Manifesto de la rasaj scienculoj de 25 de julio 1938.[9] Tiel li komentis: “Ni vidas aktualiĝi tiu terura verdikto kiun la dimortiganta popolo alvokis sur sin mem kaj per kiu ĝi vagadas tramonde.[10] Rimarkindas, tamen, ke la antisemita matrico de Gemelli estis strikte religia.[11] Fakte, ne alskribiĝas al Gemelli iu ajn kontraŭsemita ago laŭlonge de sia profesia aktivado aŭ ene de la Universitato, en kiu neniam manifestiĝis epizodoj de kontraŭjudismo aŭ kontraŭeco rilate judojn.
Malgraŭ la kontraŭjudismo antaŭenigita de la faŝista reĝimo kaj radikiĝinta en diversaj niveloj de la itala socio, ankaŭ en la katolika mondo, la Apostola Seĝo pere de Vatikano strebis energie forkonfesi tiujn sintenojn rilate la judan popolon. Gudrun Sailer [13], germana ĵurnalistino de la Radio Vatikana, en dokumento de National Geographic Channel, ĉerpante el la Sekreta vatikana arĥivo, rakontis la historion de la unua virino dungita en Vatikano, Hermine Speier [14][rompita ligilo], 'judino' kaj laikulino enirinta la staton de Vatikano en 1934 [12]
Kiam aŭtune de 1943 la Unua Registaro Badoglio aboliciis tiujn leĝojn, multaj subskribintoj embarasite reagis kaj Gemelli kune kun Pietro Tacchi Venturi (same subskribinto de la rasa manifesto) reagis dirante ke se iuj alineoj de tiu leĝo meritas abrogacion, aliaj havis akcepteblan aspektojn. Sed, eĉ liaj amikoj, komentis, ke li subskribis la manifeston celante savi sian kreaĵon nome la katolika universitato jam aprobita kaj pliigita ne sen la konsento de la faŝista reĝimo.
Ankaŭ el tiuj pozicioj descendas la akuzo, lanĉita kontraŭ la Katolika Eklezio kaj aparte kontraŭ la papo Pio la 12-a, pri supozita sinteno morbida kaj indulga, aŭ eĉ permesema, dum la furiozado de la Holokaŭsto pro tio ke li neniam eksplicite malaprobis la persekuton fare de la Nazia Germanio elpensinto kaj organizanto de la fama Fina solvo de la juda problemo.[13].
Akuzo ankaŭ pli severaj asertas ke la katolikaj hierarkioj (apogiĝintaj sur longa kontraŭjuda tradicio) provis eviti la kolizion kun la Reich: aparte la germana episkoparo kaj la Apostola Seĝo (kondiĉita de la defendo de la “kristana Eŭropo” kontraŭ komunismo) kontribuis, ankaŭ se nevole, por plibremsi la reagojn kontraŭ rasismo kontraŭjuda kiu ebligis la ŝoahon [14]
Tamen la Katolika Eklezio eligis kondamnajn Enciklikojn kontraŭ ambaŭ plej influaj totalismajn ideologiojn de la 20-a jarcento, nome naziismo de Hitler kaj komunismo de Lenin kaj de Stalin.
Ĉi-rilate Philippe Chenaux, franca prieklezia historiisto specialiĝinta pri la rilatoj inter komunismo kaj katolikismo, publikigis “La lasta herezo. La Katolika Eklezio kaj komunismo en Eŭropo ekde Lenin al Johano Paŭlo la 2-a”[15], konsente recenzito de eminentaj judaj intelektuloj kiel Paolo Mieli. La fakulo raportas kiel papo Benedikto la 15-a kaj Pio la 12-a (kaj grandparto de la eklezio) engaĝiĝis por defendi kaj kristanojn kaj judojn el la perfortoj de la totalismaj reĝimoj; kaj ke ili ne sukcesis sammaniere kaj por la siaj kaj por la judoj.[16]
Pio la 12-a estis ofte kritikitaj pro la fakto ke dum la dua mondmilito li sindetenis pri publika kondamno de la kontraŭjudaj persekutoj ktp, dum, eble por konservi la neŭtraleco de la Apostola Seĝo, li elektis ĉiam diplomatan lingvaĵon en oficialaj deklaroj.
Samtempe, tamen, ne forgesendas la agado de sennombraj pastroj kaj fratuloj kaj fratulinoj kaj laikoj kaj episkopoj – kiuj ne povis tiel senmezure agadi sen aprobaj konsento kaj invito de la sama papo – kiuj savis el la deportado, kaj do de la holokaŭsto, miloj da judoj.[17]
Ĵuse, la ‘ekumenecaj’ renkontoj kun reprezentantoj de la juda kredo malstreĉis la rilatojn inter la du religioj, kaj papo Johano Paŭlo la 2-a publike rekonis iujn kulpojn de la pasinta Katolika Eklezio kontraŭ tiuj kiuj estas “difinitaj pli aĝaj fratoj”; rilate la epokon de la dua mondmilito oni atendas la kompletan desekretigon de la aktoj entenataj en la Sekreta vatikana arĥivo (Intertempe estis eldonitaj kelkedek volumojn).
Iuj ĵusaj historiaj esploroj tendencas demonstri la senbazecon de la akuzoj lanĉitaj kontraŭ Pio la 12-a: kelkaj neeldonitaj dokumentoj tie kaj tie ĉiam pli surfaciĝas, ekzemple tiu trovita ĉe la arĥivo de jura pontifika instituto Socio de la Sankta Koro[18]. En ĝi, taglibro-registro de plej gravaj eventoj koncernantaj la instituton, estas notite kun dato 16-a de oktobro 1943: “Hodiaŭ la Tre Reverenda Patrino Manuela Vicente estis kunvokita en Vatikano. Ŝi iris kun fratino Platania, ĉe la Ŝtatsekretariejon kie L. E. Monsinjoro Montini ŝin preĝinvitis, iniciate de la Sankta Patro, loĝigi tri judajn familiojn minacatajn, kiel multajn aliajn, kaptiĝi far la germanoj- Li ankaŭ ofertis aŭtomobilon por ke la “Patrino” povu rapide plenumi laŭinstigite. Ŝi, kun la konsento de la ĝenerala superulino fratino Pirelli, ne trovis tuj kompletan konsenton ĉar jam dekkvin personoj logiĝas en la domo Betania kaj oni nun studas la manieron trovi aliajn rifuĝejojn por plejbone kontentigi la dezirojn de la Sankta Patro kiu sin degnas al ŝi montri tian konfidon”.[19]
Tiuj dokumentoj, registritaj de ĵurnalisto Giovanni Preziosi pruvas ke Vatikano, same kiel la Aliancanoj, estis informita pri la intenco de la naziaj okupantoj de Romo. Alie “ne kompreneblas la zorgemon per kiu Pio la 12-a, pere de Monsinjoro Montini, estis urĝe petinta la helpon ĉe la Ĝenerala Superulino de la dirita Socio de Sankta Koro por ke la fratulinaro pretigu ĉe ĉiuj siaj filioj azilon kaj protektadon por la judoj persekutataj. Tiutempe, do, la Apostola Seĝo sentis la devon kaj intervenis malfermigante la pordojn de ĉiuj religiaj romaj institutoj por la, tiamaj nesciaj, judoj, evitante tamen ne tro veki la atenton de la okupaciantoj por povi daŭrigi la sekretan gastadon en la diversaj strukturoj de la Urbo kaj de ceteraj zonoj de Italio”.[20]
Dankeme pro tiu gastigado, la 2-an de junio 1944, okaze de la nomfesto de la papo, ĉiuj rifuĝintoj en la religia domo de Gianikolo (Villa Lante) unuanime decidis kaj sendis bonaŭguran telegramon. Jarojn poste, la ambasadoro de Israelio ĉe la Apoostola Seĝo, Mordechay Lewy, agnoskis ke la savo de tiom da judoj ne realiĝintus sen la strategio de Vatikano. Li ankaŭ aldonis ke estus eraro pensi ke la helpo al la judoj dum la dua mondmilito alvenis el konventoj kaj religiaj institutoj sen apogo de la supera religia aŭtoritato. Ekde la rastado, en la geto, de la 16-a de oktobro 1943 kaj en la sekvaj tagoj ekstere de la geto, tuj monaĥejoj kaj orfejoj kondukitaj de eklezianoj unuanime malfermis la gastajn pordojn: oni ne havas motivon por pensi ke tio okazis sen kaŝita superregado de Vatikanaj aŭtoritatoj, kiuj kelkmaniere estis informitaj pri tiuj "ensaltoj". La deklaro de la ambasadoro estis informataj de L’Oservatore Romano:[21]
Bedaŭrinde, Vatikano, kvankam la diplomata premo, ne sukcesis malhelpi la ekveturon de la trajno, plenplena de judoj, en la direkto de la Germanio, nome al koncentrejoj kiuj poste riveliĝos la suspektataj ekstermaj lageroj.[22]
La katolika eklezio deadmonas siajn fidelulojn utiligi nenaturajn metodojn por la naskokontrolo, kiaj la Kontraŭkoncipilojn favore de perioda seksabstino kaj monogamia geedziĝo [23]
Ĝi multfoje kaj rekte kaj malrekte reĵetis la uzadon de la kontraŭkoncipiloj ĉiaspecaj eĉ kamuflitaj[24]
Nivele de teologio, tiuj asertoj de la katolika morala doktrino trovas fundamenton en la kristanaj antropologio kaj tradicio. Ne ĉiuj kristanaj eklezioj tiupunkte de la kristana moralo konfesas la samajn principojn. Okazas, ekzemple, ke la luterana eklezio akceptas kontraŭkoncipan praktikon.
Kelkloke oni riproĉis al la katolika eklezio ke ĝiaj ekonomiaj regantoj reflektus distanciĝi, per forlaso de posedata akciaro de firmao, kvotita en borso, kiu ekproduktis kontraŭkoncipajn pilolojn. Sed tio naskiĝis ne el neglekto aŭ memkontraŭdiro sed el la fakto ke akcioj ofte kovras firmaojn kaj plurnaciajn koncernojn kiuj ŝanĝas apartenon aŭ produktaĵon. Multaj vidas tiun konduton kiel ege hipokrita.
Kiel jam la juda, la katolika eklezio ne taksas laŭmorala la samsekseman praktikon, kvankam ne kondamnante la personojn samsekseme orientitajn nepraktikantajn tiun ilian inklinon. Energie la Eklezio reĵetas la akuzon laŭ kiu la sinteno de kondamno por samseksemo ne fontus el moralaj kriterioj, sed el homofobio kiu, fakte, estus instigo al la diskriminacio [25]
Jam en 1986 la Kongregacio por la doktrino de la kredo, en ”Letero al la episkopoj de la Katolika Eklezio por la pastorala zorgo pri samseksemaj personoj” senhezite sin esprimis tiel: “Firmece malaprobindas ke samseksemaj personoj estis kaj estas objekto de malsimpatiaj esprimoj kaj de perfortaĵoj. Tiaj kondutaj sintenoj meritas la kondamnon far la paŝtistoj de la Eklezio, kie ajn ili okazas. Ili montras mankon de respekto por la aliuloj, difektanta elementajn principojn sur kiuj baziĝas la civila kunvivado. La propra digno de la personoj devas ĉiam esti respektata en la paroloj, en la agoj kaj en leĝaro”.[26] Samenhavaj dokumentoj abundas en la eklezio. Tamen, spite de tio, tie kaj tie ne malplaĉas daŭrigi identigi moralan juĝon kun homofobio.
La katolika eklezio, sammaniere de la aliaj kristanaj konfesioj, similigas aborton al hommortigo kaj samkuntekste mallaŭdas leĝaron kaj sciencajn manipuladojn (kiel la eksperimentojn sur homaj embrioj) kiuj faktelaŭ la katolika hierarkio promovas kaj disvastigas tian praktikon. Tiu pozicio estas kontraŭata de tiuj kiuj ne identigas aborton kun hommortigo kaj depostulas la elektoliberon de la virino; kaj krome de tiuj kiuj, turniĝante al la sendependo de la Ŝtato el la Eklezio, taksas la agadon de katolikoj kontraŭ la abortajn leĝojn kiel klerikalan entrudiĝon en ŝtatajn aferojn.
La katolika eklezio taksas “kontraŭa al la digno de la homa persono” ke ŝtato aŭ ĉiu ajn organizo perleĝe altrudu kaj favoru naskolimigon per aborto, steriligo aŭ nenaturaj kontraŭkoncipaj metodoj; tia opono, subtenata kaj de katolikaj movadoj kaj de Apostola Seĝo en internaciaj organismoj kiel ĉe Unuiĝintaj Nacioj,[27][28]
Dum diversaj subevoluiĝintaj landoj opinias ke la multo da filoj garantias prestiĝon, riĉecon kaj sekurecon en maljunulaĝo, la subtenantoj de la naskiĝokontrolo opinias ke la ĉeesto de multaj infanoj en malriĉega vivkondiĉo puŝas al la pliiĝo de la infanlaboro kaj al la ekscesa postulo de nutraj elementoj kun ĝenerala malriĉigo. Rilate tion, la katolika eklezio, tamen, deklaris, pere de la encikliko Humanae Vitae de Paŭlo la 6-a, ke la decido generi, ĉe la geedza paro, devas antaŭkonsideri la kondiĉojn fizikajn, ekonomiajn, psikologiajn kaj sociajn. Tio signifas ke se malĉeestas kelkaj el tiuj favoraj kondiĉoj, la paro estas devigata prokrasti novan naskon. Kaj tio okazu en la senkontraŭkoncipa konservo de la geedzaj rilatoj ĉar Dio enskribis en la virina korpo la leĝojn kaj la ritmojn de la fekundo.[29]
Kiel jam en la pasinto, la mortopuno ne estas eksplicite ĉiukaze ekskludita ĉe la hodiaŭa katolika doktrino:
La katolika eklezio kontraŭas la Eŭtanazion intencitan kaj kiel asistan sinmortigon kaj kiel vivfinigo en personoj nekonsciaj supozitaj senaj je vivespero. Tiu pozicio devenas el la absoluta valoro de la homa vivo intencita kiel nedisponebla dia kreaĵo.
Proponantoj de la asista sinmortigo taksas tiun pozicion de la Eklezio limigo de la homa libero, kiu en ĝia memdecido rajtus decidi la finiĝon de sia vivo. Tiu kiu defendas la eŭtanazion taksas ke estas kompatago puŝi al rapida morto la senesperan suferanton.
Iuj klerikoj de la Katolika Eklezio estas devigataj al fraŭleco. Tiu regulo valoras por la sacerdotoj de la katolika latina Eklezio, kiu estas la plejgranda parto. En kelkaj de la orientaj katolikaj eklezioj tiuj, kiuj deziras esti pastroj, povas aliri la geedziĝan sakramenton antaŭ ol ricevi tiun de pastra ordino, sed ne poste. Ne temas pri simpla eklezia ordono sed ordono akompanata de teologiaj motivigoj. La kritikoj obĵetigas tiel:
Aliuloj diras: “Estante, teorie, senigitaj je iu ajn sperto pri seksa interrilato, pri parrilato kaj patreco, la pastroj ne taŭgas kompreni tiujn spertojn en la vivo de la komuna popolo, kaj tio igus la eklezion strukture netaŭga esplori kaj sugesti kontentigajn utilajn kondutnormojn al la fideluloj”.
Lastjarojn, ero da virinaj teologiistoj [15], argumentantaj pri la neceso enkonduki reformojn en la ekleziajn regadojn, komencis proponi ĉiam pli insiste la postulon de rekonsidero pri la ebleco de virina sacerdoto. Ilia oficiala pozicio estas ke, sen tuŝi la doktrinan aŭtoritaton de la papo, estas ilia devo alertiĝi pri ties eraro kiam estas rifuzata la ordino por virinoj.[33].
Komuna doktrino de la eklezio estas ke la virinoj ne povas esti sacerdotoj aŭ episkopoj ĉar (A) ĉi tiuj estas konsideritaj posteuloj de la viroj apostoloj kaj (B) en la Eŭkaristia Celebrado pastroj agas in persona Christi (en la persono de Kristo), nome kiel se ili estus Kristo mem, kiu enkarniĝinte virforme ne povas esti reprezentata de virino; (C) krome, la plurmila historio de la eklezio neniam vidis ordinitajn virinojn. La malfacilaĵoj trafitaj de la subtenantoj de la “progresivaj” pozicioj devenas el la fakto por la katolika eklezio ke la tradicio ripetiĝanta laŭ la jarcentoj (aŭ la konstanta Instruo de la Eklezio) havas neeraripovan dogman valoran.
En 1994, per Apostola letero (Ordinatio sacerdotalis, Sacerdota ordiniĝo), papo Johano Paŭlo la 2-a fermis definitive la eblecon plue pliesplori kaj pridiskuti, en oficialaj katolikaj medioj, la hipotezon de la virina sacerdoteco.[34][35]
“Malgraŭ ke pri la sacerdota ordiniĝo praktikenda nur sur viroj estas konstanta kaj universala tradicio de la Eklezio kaj estas firme instruata de la Eklezia Instruo en plejĵusaj dokumentoj, tamen en nia epoko diversloke oni ĝin tenas diskutebla aŭ ankaŭ atribuas al tiu eklezia decido neakceptanta sacerdotiĝon de virinoj nuran “disciplinan” valoron. Pro tio, celante liberigi je ĉiu dubo pri problemo je granda graveco, kiu apartenas al la dia konstitucio de la Eklezio mem, puŝite de mia devo firmigi la fratojn (vidu: Lk 22,32) mi deklaras ke la Eklezio nenimaniere havas povon transdoni al virinoj la ordinajn karakterojn kaj ke tia verdikto devas esti konsiderata definitiva ĉe la tuta eklezio”.
Du obĵetojn oni kontraŭmetis al tiu papa deklaro:
1) “ĝi ne estas dogma deklaro. Tio fakte ne estas indikata en la apostola letero”. Ĝuste rilate tion sinsekvaj precizigoj konfirmis ja jes la gravecon de la dokumento, sed ne la dogmecon, male apostolaj aŭtoritatoj deklaris ke la papa dokumento ne havas la solenon kaj intencon proklami alian novan dogmon.[36]
2) laŭlonge de naŭ jarcentoj en la eklezio funkciis, kiel administrantoj de sakramentoj, diakoninoj, do virinoj ordinitaj kiel hodiaŭ la diakonoj-pastroj- episkopoj: do la tiu apostola letero de la papo baziĝas sur “firma” punkto nesolida.[37] Tamen aliaj historiistoj-teologoj respondis ke la Unua koncilio de Niceo asertis ke la tiamaj virinoj ne ricevis la ‘ordinon’ kaj konservis staton de laikeco kaj ne plenumis taskojn rezervitajn al la pastraro, sed nur kelkajn plenumeblajn de ĉiuj kristanoj sendistinge, kiel bapti[38] aŭ porti eŭkaristion al malsanuloj.
En la kristana moralo oni distingas la samsekseman inklinon el la pri ĝi persona konsento kaj praktikado. La simpla inklino estas nek bona nek malbona.
En 2005, la Kongregacio por la Katolika Edukado promulgis dekreton “pri la kriterioj por la privokiĝa esploro rilate personojn kun samseksemaj inklinoj en la perspektivoj de sacerdoteco” adresita al episkopoj kaj edukantoj en seminarioj[39]. Jen elstaraj pasaĵoj: “Ne povas esti akceptitaj por la ordinoj personoj kiuj a) praktikas samseksemon, b) prezentas samseksemajn inklinojn profunde radikiĝintajn, c) subtenas la tezojn de la tieldirita “kulturo Geja”. Kaj tio sendepende de la respekto ŝuldebla al ĉiu persono”.
“Kiam, male, temas pri samseksemaj inklinoj kiuj estus nura esprimo de nedaŭra problemo, kiel, ekzemple, tiu de adolesko ankoraŭ ne sufiĉe maturiĝinta, eĉ tiuj devas esti certe superitaj ekde almenaŭ tri jaroj antaŭ ol la aliro al la diakona ordino”
En 2002 gravega skandalo renversis la katolikan eklezion en Usono kiam allumiĝis iuj seksaj misuzoj plenumitaj sur neplenaĝuloj de iuj pastroj, kiuj jam estis sekrete delokigitaj, sen tamen denunco pri la krimoj kaj, foje, sen sufiĉa singardemo por eviti la refalon kun risko de damaĝo por aliaj neplenkreskuloj. La skandalo enkondukis al demisio la kardinalon Bernard Francis Law, ĉefepiskopo de Boston.
La denuncoj sparkis en diversaj lokoj; sed pli ol la denuncoj (kaj la relativa skandalo), la tento estis altiritaj el la fakto ke iuj episkopoj emis kaŝi la krimojn kvankam ilin akre kondamnante. Rilate tion, oni provis kuntreni la nunan papon, Benedikton la 14-an, kiu epoke de iuj tiaspecaj faktoj ankoraŭ kardinalo prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo, limiĝus al delokigo aŭ deoficigo de kulpuloj, neniam tion denuncante al la civila aŭtoritato; eĉ li emanintus informojn por eviti la intervenon de la ŝtataj juĝistaroj. En tiu kampanjo distingiĝis BBC [40].
Facilis, kvankam ne multe efike, por la katolikaj aŭtoritatoj pruvi ke la akuzoj kontraŭ la papo estis senfundamentaj, eĉ ke la dokumentoj enkampitaj havis tutaliajn celojn kaj karakteron.
Intertempe, bonŝance, la regantoj de la eklezio prenis konsciencon pri la enormeco de la fenomeno kaj pri la devo ĝin forigi ĉiumaniere, kaj estis promulgitaj pli severaj leĝoj aparte rilate la subtenon de la viktimoj.
La katolika eklezio estas kritikata ankaŭ pro tio ke ĝi juĝas kaj taksas morale taŭgaj aŭ netaŭgaj la leĝnormojn kaj decidojn de la ŝtatoj laŭ kriterio de la revelaciita moralo, eĉ ĝi provus ĉiu-kaze enirigi en ŝtatajn leĝojn siajn religiajn vidpunkton: ĝia kriterio, kiun ĝi puŝas en la ŝtatajn leĝojn, estus tiu kiu ne distingas la koncepton pri peko el tiu pri ŝtata leĝo kiu emas respekti la diversajn vidpunktojn de la socio.
Al tiuj obĵeto kaj akuzo, la intelektularo katolika respondas ke la eklezio proponas kaj urĝas normojn derivitajn, ne de la revelacio, sed de la natura morala leĝo (oni vidu la doktrinojn proponitajn en la Socialaj Enciklikoj.
[16] [17] Arkivigite je 2015-04-20 per la retarkivo Wayback Machine