Kontraŭkoncipilo estas kontraŭkoncipametodo aŭ ilo, kiu ebligas seksan rilaton sen danĝero de gravediĝo aŭ almenaŭ malpligrandigas tian riskon.
Por diskuto de la filozofio kaj politiko de kontraŭkoncipo, legu la apartan artikolon pri Kontraŭkoncipo.
Bazoj
Kontraŭkoncipiloj inkluzivas barilajn metodojn, hormonan kontraŭkoncipon, enuterilojn, steriligon, kaj kondutajn metodojn. Hormonoj povas esti injekeblaj, gluteblaj, metebla en la vaginon, aŭ metebla sub la haŭto. La plej oftaj tipoj de perbuŝa kontraŭkoncipilo inkluzivas kombinitan perbuŝan kontraŭkoncipan pilolon kaj la nurprogestogenan pilolon.[1]
Tipe oni uzas tiajn metodojn antaŭ koitado, sed specifaj formoj efikas en la unuaj tagoj post koitado.
Determini ĉu virino kun unu aŭ pliaj malsanoj, riskfaktoroj aŭ nenormalaĵoj, povas uzi specifan metodon, estas kompleksa demando, kiu foje postulas ekzamenon de la pelvo aŭ santestojn. La Monda Organizo pri Sano publikigas detalan liston de kriterioj por ĉiu tipo de kontraŭkoncipo.[2]
tiuj, kiuj malhelpas ennestiĝon de la embrio en la uteron.
Diversaj metodoj kaj iloj
Kontraŭkoncipiloj estas taksitaj pri sekuro laŭ la Pearl-indico. Tiu indikas, kia procento da virinoj gravediĝis, kiam ili uzis dum tuta jaro la indikitan metodon.
Sen ia kontraŭkoncipilo la valoro de la Pearl-indico estas ĉirkaŭ 80 ĝis 85.
Naturaj metodoj
La naturaj metodoj kalkulas fekundajn kaj nefekundajn tagojn de virinoj por uzi tiujn lastajn por sendanĝera amoro.
Tiajn metodojn devas uzi la virino, ĉar juna viro ĉiam fekundas. La nura natura metodo uzebla al viro estas interrompita koito, kiu tute ne estas fidinda metodo.
Laŭ statistikoj en Germanio 54 % de ĉiuj paroj uzas kiel kontraŭkoncipilon pilolon, 13,5 % spiralon, 19 % kondomon kaj apenaŭ 7 % malfekundigon. Nur ĉirkaŭ 6,5 % elektis aliajn metodojn.
Esplorado por novaj kontraŭkoncipiloj
Por virinoj
Praneem estas plurherba vagina tablojdo studata en Barato kiel spermicido, kaj mikrobicido aktiva kontraŭ HIV.[9]
BufferGel estas spermicida ĝelo, studata kiel mikrobicido aktiva kontraŭ HIV.[10]
Duet estas evoluata diafragmo, por unufoja uzo, kiu estu antaŭe plenigita per BufferGel.[11] Oni planis ke ĝi liveru mikrobicidon al kaj la uterkolo kaj la vagino. Malsame al aktuale disponeblaj diafragmoj, la Duet-diafragmo estos fabrikata en nur unu grando, kaj oni ne bezonos preskribon, adapton, aŭ viziton al kuracisto.[10]
La SILCS-diafragmo estas silikona bariero, ankoraŭ en klinika testado. Ĝi havas fingran tason muldita ĉe unu finaĵo por facila demeto. Malsimile al aktualaj diafragmoj, la SILCS-diafragmo disponeblos en nur unu grando.
Plilonge daŭra vagina ringo estas evoluata kiu eligas kaj oestrogenon kaj progesteronon, kaj efikas por pli ol 12 monatoj.[12]
Du specoj de nur-progesterona vagina ringo estas evoluataj. Nur-progesteronaj produktoj eble estos tre utilaj por virinoj kiuj estas mamnutrantaj.[12] La ringoj estas uzeblaj por kvar monatoj.[13]
Oni evoluas nur-progesteronan kontraŭkoncipilon kiun oni ŝprucu sur la haŭton unufoje ĉiutage.[14]
Quinacrine-sterilizo (ne-kirugia) kaj la Adiana procedo (simila al Essure) estas du porĉiamaj metodoj de kontraŭkoncipo evoluigataj.[15]
Por viroj
Krom kondomoj kaj interrompita koito, ekzistas nur unu ofta metodo de kontraŭkoncipo por viroj: vazektomio, malgranda kirurgia procedo en kiu oni tondas la spermoduktojn de la viro, kaj tiam ligas/sigelas ilin tiel, kiel preventas ke spermoj eniru la spermfluidon (elĵetaĵon). Pluraj metodoj estas esplorataj aŭ evoluigataj:
En 2007, kemiaĵo nomita Adjudin estis testata home kiel kontraŭkoncipilo por viroj. Adjudin estas nehormona drogo, kiu efikas haltigante la produktadon de spermoj en la testikoj, sen influi la produktadon de testosterono.[16]
RISUG (Reversible inhibition of sperm under guidance - Inversigebla inhibo de spermoj sub gvidado) konsistas el injekti polimeran ĝelon, stirenan malean anhidridon, en dimetila sulfoksido, en la spermoduktojn. La polimero havas pozitivan ŝargon, kaj kiam negative ŝargita spermo pasas tra la spermoduktoj, la ŝargodiferenco severe damaĝas la spermon. Injekti per natria hidrogenkarbonato forlavas la substancon kaj restaŭras fekundecon.[17]
Eksperimentoj ŝtopi spermoduktojn temas pri enmeti ion en la duktojn por preventi al spermoj trairi laŭ la duktoj. Eblaj metodoj temas pri klipoj, ŝtopiloj, valvoj kaj aliaj iloj.
Eksperimentoj pri varmobazita kontraŭkoncipo temas pri varmigi la testikojn al alta temperaturo dum mallonga tempo. Apliki ultrasonon, altfrekvencajn sonondojn, al la testikoj, kiuj kapablas sorbi la energion de la sonondoj kiel varmon, por kaŭzi provizoran nefekundecon.[17]
Esplorado pri la sekureco kaj efikeco de aplikado de ultrasono por mortigi spermojn komencis en la 1970-aj jaroj post la publikigo fare de Mostafa S. Fahim, kiu rimarkis ke ultrasono mortigas mikrobojn kaj reduktas fekundecon.[18] En 2012 studado pri ratoj trovis, ke du 15-minutaj aplikoj de ultrasono, faritaj du tagojn aparte en varma sala bano, efikis redukti ilian spermonombron al nefekundaj niveloj.[18] Pluaj eksperimentoj pri la efikeco ĉe homoj, la daŭro de la nefekundeco, kaj la sekureco, estas ankoraŭ farotaj.[18]
Kial la Katolika Eklezio malaprobas kontraŭkoncipilajn agojn?
La Katolika Eklezio instruas ke la du aspektoj koncernantaj la geedzecan agon – tiu unuiga kaj tiu naska – neniam povas esti disigitaj ĉar tiu ago profunde unuigas la geedzojn kaj ilin igas “kapablaj generi novajn vivojn” (Humanae Vitae, n 12). Nome Dio volis ke la amo inter viro kaj virino estu humane fekunda.
Jam en la pagana mondo tiu kriterio emerĝis: ekzemple, Gaio Musonio Rufo (Diatriba 12) asertas, ke la unikaj ĝustaj seksrilatoj estas tiuj “celantaj al la generado de infanoj […] dum tiuj kiuj cela la nuran plezuron estas malĝustaj”. Ankaŭ Seneko la pli juna (De matrimonio) kaj Epikteto (Diatriboj, III 7, 21: II18, 15-18: III 21, 13) asertas la moralan licecon de la nuraj seksrilatoj celantaj al la generado. (Aliaj citaĵoj vidu ĉe: I. Ramelli, De matrimonio nello stoichismo romano) [1]Arkivigite je 2017-09-06 per la retarkivo Wayback Machine.
Referencoj
↑Ammer, Christine. (2009) “oral contraceptive”, The encyclopedia of women's health, 6‑a eldono, Nov-Jorko: Facts On File, p. 312–315. ISBN 978-0-8160-7407-5.
↑ (2005) “Phase I safety study of Praneem polyherbal vaginal tablet use among HIV-uninfected women in Pune, India”, Transactions of the Royal Society of Tropical Medicine and Hygiene99 (10), p. 769–74. doi:10.1016/j.trstmh.2005.01.007.
↑ 12,012,1 (April 2005) “New Contraceptive Choices”, Population Reports, INFO Project, Center for Communication ProgramsSeries M (19).[rompita ligilo]
↑ (2005) “Extended use of a progesterone-releasing vaginal ring in nursing women: A phase II clinical trial”, Contraception72 (5), p. 352–7. doi:10.1016/j.contraception.2005.05.004.
↑ (2008) “New perspectives in non-hormonal male contraception”, Trends in endocrinology and metabolism: TEM19 (2), p. 57–64. doi:10.1016/j.tem.2007.11.002.
Helga Dietrich, Birgitt Hellmann (Hrsg.): Vom Nimbaum bis zur Pille. Zur kulturgeschichtlichen Vielfalt der Verhütungsmethoden (kulturhistoria vario pri kontraŭkoncipiloj). (Reihe Dokumentation der Städtischen Museen Jena; Bd. 17) Hain, Weimar kaj Jena2006, ISBN 3-89807-104-9
Robert Jütte: Lust ohne Last. Geschichte der Empfängnisverhütung von der Antike bis zur Gegenwart (historio de kontraŭkoncipiloj de antikvo ĝis nuntempo). Beck, Munkeno2003, ISBN 3-406-49430-7
Sylvia Knöpfel, Knut O. K. Hoffmann: Verhütung. Welche Methode passt zu mir? Von traditionell bis hypermodern: alle Möglichkeiten im Überblick (kia metodo por mi? de tradicia al hipermoderna: ĉiaj ebloj). Trias, Stuttgart2002, ISBN 3-8304-3019-1
Karin Meisenbacher: Empfängnisverhütung. Methoden, Anwendung, Beratung (kontraŭkoncipo. metodoj, uzo, konsiloj). Wissenschaftliche Verlags-Gesellschaft, Stuttgart2006, ISBN 3-8047-2220-2
Maria Metz-Becker (Hrsg.): Wenn Liebe ohne Folgen bliebe... Zur Kulturgeschichte der Verhütung (Se amo restus sensekva... pri kulturhistorio de kontraŭkoncipo). Jonas, Marburg2006, ISBN 3-89445-362-1