Koimbro (portugale Coimbra) estas urbo en centra Portugalio, ĉefurbo de la Koimbra distrikto. Ĝi troviĝas en la Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra kaj havas 107 milojn da loĝantoj. Ĝi estas sidejo de la Municipo Koimbra kiu havas totalan areon de 319,40 km², 140 796 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 441 loĝ./km², subdividitan em 18 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Mealhada, oriente kun Penacova, Vila Nova de Poiares kaj Miranda do Corvo, sude kun Condeixa-a-Nova, okcidente kun Montemor-o-Velho kaj nordokcidente kun Cantanhede.
Je ĉirkaŭ 200 km de Lisbono kaj 100 km de Porto, ĝi ricevas sian akvon el la rivero Mondego. La urbo estis nacia ĉefurbo de kulturo en 2003. Klasike indikita kiel la «3-a urbo de Portugalio» (post Lisbono kaj Porto), ĝi estas konata ĉefe pro sia universitato (fondita en 1290 kaj deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 2013). Estas ĉirkaŭ 37 000 studentoj.
Submunicipoj
Koimbro estas subdividita en la jenaj dek ok fregezioj:
Almalaguês
Antuzede e Vil de Matos
Assafarge e Antanhol
Brasfemes
Ceira
Cernache
Coimbra (Sé Nova, Santa Cruz, Almedina e São Bartolomeu)
Eiras e São Paulo de Frades
São João do Campo
São Martinho de Árvore e Lamarosa
São Martinho do Bispo e Ribeira de Frades
São Silvestre
Souselas e Botão
Santa Clara e Castelo Viegas
Santo António dos Olivais
Taveiro, Ameal e Arzila
Torres do Mondego
Trouxemil e Torre de Vilela
Historio
La romianoj nomis urbo stara sur monteto ĉe la rivero MondegoAeminium, nome Eminio. Poste Ĝi iĝis sidejo de diocezo, anstataŭ la apuda romia urbo Konimbriga, de kiu deriviĝis ĝia nova nomo. En 711 la araboj kontrolis Iberion kaj adaptis la nomon de la urbo al Kulūmrija, kiu iĝis grava komerca centro inter la kristana nordo kaj la islama sudo, enhavante gravan komunumon de mozaraboj. En kristanoj fondis en 871 graflandon sed ĝi estis rekonkerita de islamanoj kaj nur en 1064 la urbo estis definitive konkerita de la reĝo Fernando de Leono.
Koimbro iĝis la ĉefa kristana urbo sude de la rivero Douro, ĉefurbo de vasta graflando regata de la mozarabo Sesnando. Pere de la nomita Condado Portucalense, la grafo D. Henrique kaj la reĝino D. Teresa faras de la urbo sian rezidejon en la sekureço de ĝiaj muregoj, kaj tie naskiĝis la unua reĝo de Portugalio, Afonso Henriques, kiu faris ĝin la graflanda ĉefurbo, anstataŭ Guimarães en 1129.
En la 12-a jarcento, Koimbro jam prezentis urban strukturon, dividitan inter la supra urbo, nomita Alta aŭ Almedina, kie loĝis aristokratoj, klerikoj kaj poste studentoj, kaj la Baixa (Malsupra), de komerco, artmetiistoj kaj popularaj ĉeriveraj kvartaloj. Ekde mezo de la 16-a jarcento la historio de la urbo rilatis al la Universitato de Koimbro, kaj nur jam en la 19-a jarcento la urbo eketendiĝis ekster la muregoj, kiuj fakte estis malaperintaj pro la reformoj ordonitaj de la Markizo de Pombal.
La unua duono de la 19-a jarcento estis malfacila por Koimbro, pro la okupacio de la urbo fare de la francaj trupoj de Junot kaj Massena, dum la franca invado kaj poste pro la nuligo de la religiaj ordenoj. Meze de la jarcento la urbo rekuperis la perditan gravon — en 1856 aperis la unua telegrafo en la urbo kaj la gaslumo, en 1864 oni inaŭguris la fervojon kaj 11 jarojn poste la ferponton super la rivero Mondego.
La Universitato iĝis ĉefa referenco kaj de tiu naskiĝis studentaj movadoj, ĉu politikaj, ĉu kulturaj, ĉu sociaj. Inter ili menciindas la Orfeon Académico de Coimbra, kreita en 1880, nome la plej antikva ĥoro de la lando, la Associação Académica de Coimbra, en 1887, la Tuna Académica da Universidade de Coimbra, en 1888. La Orfeon Académico de Coimbra disvastigis internacie la portugalan ĥormuzikon kaj aparte la Fado de Koimbro. En la fako de la Universitata Teatro menciindas TEUC — Teatro dos Estudantes da Universidade de Coimbra, kiu estas unu el la plej antikvaj universitataj trupoj konstante ludantaj en Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1938 de la Profesoro Doktoro Paulo Quintela kaj de la Dro. Manuel Deniz-Jacinto kaj ludis siajn spektaklojn tra Eŭropo, Afriko kaj Brazilo. Ankaŭ aliaj kulturaj instancoj aperis el la universitato.
Laixlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro preskaŭ triobliĝis el ĉirkaŭ 50 000 loĝantoj ĝis pli ol 148 000, sed dum la 21-a jarcento la loĝantaro stagnis pro la homamasigo kaj multekostigo de la loĝado, profite al najbaraj setlejoj, kiuj funkcias kiel dormurboj.