Guimarães estas portugalaurbo de la Distrikto Braga,
Norda regiono kaj subregiono Ave, kun ĉirkaŭ 52 000 loĝantoj en la centra nukleo kaj ĉirkaŭ 161 876 ene de la tuta municipo.
Temas pri historia urbo, kiu ludis gravan rolon en la formado de Portugalio, kiu estas pli ol unu jarmilon antikva, kiam ĝi nomiĝis Vimaranes, eble devene el Vímara Peres, meze de la 9-a jarcento, kiam li faris de tiu loko sia unua regocentro de la Condado Portucalense kiun li estis konnkerinta por la Regno Asturio. Aliaj etimologoj indikas devenon el [Villa] Vimaranis, kaj aliaj el Via Maris (vojo al maro).
Guimarães estas grava historia urbo de la lando, estante ĝia historia centro enmetita en la listo de la Monda heredaĵo de Unesko ekde 2001, kaj unu el la ĉefaj turismaj centroj de la regiono.
Historio
La urbo estas historie ligita al la fondo de la portugalaj nacieco kaj identeco. Guimarães, inet aliaj loĝlokoj, antaŭis kaj preparis la fondon de Portugalio, konata kiel "O Berço da Nação Portuguesa" (lulilo de la portugala nacio). Tie okazis en 1128 kelkaj gravaj politikaj kaj militaj okazaĵoj, kiuj kondukis al la sendependeco kaj nasko de nova nacio. Tial videblas granda skribaĵo sur unu de la turoj de la antikva murego de la urbo "Aqui nasceu Portugal" (ĉi tie naskiĝis Portugalio), referenco kaj historia kaj kultura kaj por lokanoj kaj por samlandaj vizitantoj.
La regiono en kiu estas nun Guimarães havis permanentan loĝadon almenaŭ el malfrua Ĥalkolitiko, kiel atestas en la municip, de kastrumoj, nome citânias de Briteiros kaj Sabroso kaj la Arkeologiejo de Penha. Tiuj samaj loĝlokoj estis romanigitaj per la okupacio fare de la Romia Imperio kiu fakte fondis ankaŭ aliajn loĝlokojn.[1] Siaflanke la skribaĵo en la nomita Ara de Trajano estas atestilo fare de romianoj de la varmakvoj de la urbeto Caldas das Taipas.
Post la politika interveno nomita Reconquista organizita el la Reĝlando Asturio, en kiu partoprenis la hidalgoVimara Peres ankoraŭ en la 9-a jarcento, la mezepoka fondo de la moderna urbo okazis en la 10-a jarcento. En tiu epoko la grafino Mumadona Dias, vidvino de Hermenegildo Gonçalves, konstruigis, en sia posedaĵo de Vimaranes, duoblan monaĥejon, kiu iĝis altirejo kaj rezultis en la fiksado de setlejo konata kiel vila baixa (malalta urbo). Paralele kaj por defendo de la aglomeraĵo, ŝi konstruigis kastelon tre proksime, sur la monteto, kreante tial duan fiksigejon en la vila alta (alta urbo). Por ligi amabaŭ kernojn oni formis la straton Rua de Santa Maria.
Poste la monaĥejo iĝis Real Colegiada de Nossa Senhora da Oliveira kaj akiris grandan gravon pro la privilegioj kaj donacoj kiun reĝoj kaj nobeloj iom post iom havigis. Ĝi iĝis fama Sanktejo por Pilgrimado, kaj de ĉiu flanko venis kredantoj kiuj helpis la disvolvigon de la areo.
La havigo, fare de la grafo D. Henriko, de la unua tutlanda foruo (konsiderata de kelkaj historiistoj antaŭa al tiu de Constantim de Panóias), de nekonata dato, sed eble en 1096, atestas pri la kreskanta gravo de la tiam vila Guimarães, elektita tiam kiel ĉefurbo de la praŝtato Condado Portucalense.
En 1127 Guimarães estis sieĝita de D. Afonso la 7-a, por finigi la klopodojn de ribelo estrita de D. Afonso Henriques, kaj postuli, ke tiu iĝu lia vasalo. Tiurilate okazis la 24an de Junio 1128 la Batalo de São Mamede. En 1131 D. Afonso Henriques faris el Koimbro la centron de la nacia monarkio, posteno kiu ĝis tiam estis apartenanta al Guimarães.[2]
Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro de la urbo kreskis el 9 000 loĝantoj ĝis nunaj 54 000 (tio estas sesobliĝo), dum la municipo kreskis el 54 000 ĝis nunaj 156 000 (tio estas malpli ol triobliĝo). La ekonomio baziĝas ĉefe sur jenaj aktivecoj: teksado de kotono kaj lino, tranĉiloj, tanado, banalaĵoj kaj metiartoj (juvelaro, fajenco kaj brodaĵoj). En agrikulturo ĉefe estas herbejoj, krom iom da cerealoj kaj vitejoj. Pri industrio hegemonias transformado kaj tekstila sektoro. Pri la triaranga sektoro, plimulto de servoj koncentriĝas en la urbo kaj urbetoj. Avepark estas parko de scienco kaj teknologio proksime de Caldas das Taipas, sed ene de la fregezio Barco, en Guimarães, ĉirkaŭ 8 km de la urbocentro, funkcianta ekde Novembro 2007.
Fregezioj
La municipo Guimarães havas la jenajn fregeziojn:
Abação e Gémeos
Airão e Vermil
Aldão
Arosa e Castelões
Atães e Rendufe
Azurém
Barco
Briteiros (Santo Estêvão) e Donim
Briteiros (São Salvador e Santa Leocádia)
Brito
Caldelas
Candoso (São Martinho)
Candoso (São Tiago) e Mascotelos
Conde e Gandarela
Costa
Creixomil
Fermentões
Gonça
Gondar
Guardizela
Infantas
Leitões, Oleiros e Figueiredo
Longos
Lordelo
Mesão Frio
Moreira de Cónegos
Nespereira
Oliveira, São Paio e São Sebastião
Pencelo
Pinheiro
Polvoreira
Ponte
Prazins (Santa Eufémia)
Prazins (Santo Tirso) e Corvite
Ronfe
Sande (São Lourenço) e Balazar
Sande (São Martinho)
Sande (Vila Nova e São Clemente)
São Torcato
Selho (São Cristóvão)
Selho (São Jorge)
Selho (São Lourenço) e Gominhães
Serzedelo
Serzedo e Calvos
Silvares
Souto e Gondomar
Tabuadelo e São Faustino
Urgezes
Vidindaĵoj
Kastelo de Guimarães
Preĝejo de Nossa Senhora da Oliveira
Malfruromanika Preĝejo de São Miguel do Castelo
Kapeloj de Passos da Paixão de Cristo
En la Konvento de Sankta Klara, estas aktuale la urbodomo de Guimarães.
Preĝejo de Misericórdia
Baziliko de São Pedro
Preĝejo de São Domingos, gotika
Preĝejo kaj konvento de Dominikaninoj
Konvento de São Francisco
Preĝejo de Nossa Senhora da Consolação e Santos Passos (Preĝejo de São Gualter)
Monaĵejo de Santa Marinha da Costa, nune Pousada (ŝtata hotelo)
Preĝejo de Serzedelo (Nacia Monumento)
Sanktejo de Penha
Palaco de la Dukoj de Bragança (tabelfoto)
Rua de Santa Maria, Placoj Oliveira (preĝejo kaj Padrão do Salado) kaj Santiago
CAPELO, Rui Grilo; RODRIGUES, António Simões; et al. (1994). História de Portugal em Datas. Lisboa: Círculo de Leitores, Lda. 480 pp. ISBN 972-42-1004-9
REIS, Francisco; GOMES, Rosa; Gomes, Gilberto; et al. (2006). Os Caminhos de Ferro Portugueses 1856-2006. Lisboa: CP-Comboios de Portugal e Público-Comunicação Social S. A. 238 pp. ISBN 989-619-078-X