La distrikto Porto (portugale distrito de Porto) estas distrikto en nordokcidenta Portugalio. Administra centro estas la samnoma urbo Porto.
Ĝi limas norde kun la Distrikto Braga, oriente kun la Distrikto Vila Real, sudoriente kun la Distrikto Viseu, sude kun la Distrikto Aveiro kaj okcidente kun Atlantiko. Ĝi havas totalan areon de 2 395 km², kio faras ĝin la 14a distrikto kun plej granda areo de ĉiuj distriktoj en la lando. En 2022 estis 1 819 515 loĝantoj, kio faras ĝin la dua plej loĝata distrikto en la lando. La distrikto havas loĝdensecon de 759 loĝantoj por km², kaj ĝi dividiĝas en 18 municipoj kaj 243 fregezioj.
La distrikto estas konata pro sia kultura, historia kaj ekonomia centro de la urbo Porto, pro la rivero Douro, pro la diversa ekonomio en sektoroj de turismo, komerco, servoj, teknologio kaj tradiciaj industrioj, kiel teksaĵoj kaj vestaĵoj, Portovino, la Ponto Don Luis la 1-a kaj pro siaj urboj kun propraj identecoj kaj karakteroj.
La distrikto Porto korespondas al la kerno de la tradicia provinco Douro Litoral (Marborda Douro).
Municipoj
La distrikton konsistigas la sekvaj 18 municipoj:
Bildoj
-
Amarante.
-
Santa Maria de Pombeiro, Felgueiras.
-
Sanktejo Maria de N. Sra. do Bom Despacho (iama preĝejo de S. Miguel de Barreiros (nune Maia)).
-
Casa inacabada de Vila Boa de Quires aŭ Obras do Fidalgo aŭ Casa das Obras.
-
Monaĥejo de Leça do Balio.
-
Preĝejo de Matosinhos.
-
Kastrumo de Citânia de Sanfins en Paços de Ferreira.
-
Porto, Pilorio, Katedralo de Porto kaj Antikva Urbodomo fone.
-
Porto vidata de Gaia, aliflanke de la riverego Doŭro. Tipa bildo kun la tradiciaj boatoj uzitaj por vintransportado.
-
Ĉefpreĝejo de Póvoa de Varzim.
-
Krucmonumento de Valongo.
-
Kapelo de Casa das Malheiras de Vila do Conde.
Distriktoj kaj aŭtonomaj regionoj de Portugalio |
---|
| Distriktoj |
| |
---|
Aŭtonomaj regionoj |
|
---|
|