La Kastelo de Saint-Germain-en-Laye (france Château de Saint-Germain-en-Laye), ankaŭ nomita « Kastelo Malnova » kontraŭ la « Kastelo Nova » malaperinta hodiaŭ, estis antaŭa rezidejo de reĝoj de Francio. Ĝi estis la loko de subskriboj de multaj pactraktatoj kaj reĝaj ediktoj.
Ĝi estis konstruita en 1348 de Karlo la 5-a, super la ruinoj de pli malnova kastelo datiĝinta de Ludoviko la 9-a. La kastelo estis renovita kaj plivastigita de Francisko la 1-a dum la 16-a jarcento.
Situanta apud la centro de Saint-Germain-en-Laye en departemento Yvelines, ĝi estas hodiaŭ dediĉita al Muzeo de nacia arĥeologio.