La II. János Pál pápa tér, (=PlacoJohano Paŭlo la 2-a estas moderna metrostacio kun malgranda trafiko en Budapeŝto. La nomo venis de la samnoma II. János Pál pápa tér (Placo Johano Paŭlo la 2-a), pli frue la placonomo estis placo Köztársaság = (Respubliko. La metrostacio situas ĝuste en angulo de la placo.
Historio
Konstruado de la 4-a metrolinio okazis inter 2006–2013 kune kun interrompoj pro politikaĵoj. Tiu stacio estis preta en 2013. En tiu ĉi metrolinio dekomence vagonoj de Alstom trafikas.
Priskribo de la stacio
La sola en/elirejo troviĝas en teretaĝa domo, apude oni konstruis ornamaĵan formon kun akvobaseno, kiun la infanoj ofte uzas kiel glitejo [1],[2]. La trakoj troviĝas en profundo 19 m. 4 rulŝtuparoj funkcias de la tersurfaco, por handikapuloj 2 liftoj funkcias. Apud la trakoj la peronoj longas 91 m.
Kontaktoj
II. János Pál pápa tér havas kontaktojn kun tramoj kaj aŭtobuso, krome estas atingebla Teatro Erkel kune kun la apudaj loĝdomoj.