Golosalvo estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko Manĉeto aŭ La Manchuela, kun areo de 69,18 km². En 2019 estis 104 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 36 km de la provinca ĉefurbo Albacete.
Toponimio
La toponimo laŭ tradicio datigas la fondon de la setlejo al epoko romi-visogota, ĉar la termino "Golosalvo" ŝajne estas formata de la ĝermana prefikso "golo" kaj la latina finaĵo "albo". La lokaj maljunuloj parolas pri proksima kavo nomata Golosalvillo, kie laŭdire estis la prasetlejo.
Geografio
Golosalvo estas en la nordokcidento de la provinco Albacete.
Historio
Golosalvo apartenis al la ŝtato de Jorquera ĝis la 19a jarcento. Inter la jaroj 1889 kaj 1926 ĝi estis domaro de Fuentealbilla. En 1927 Golosalvo sendependiĝis disde Fuentealbilla, kaj denove estis municipo sendependa.
En la preĝĝejo estas barokaj skulptaĵoj atribuitaj al fama murcia skulptisto Francisco Salzillo, partikulare tiu de Sankta Georgo, patrono de la municipo, kies bildo aperas en la suba duono de la blazono.