Casas-Ibáñez estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la nordo de la komarko Manĉeto aŭ La Manchuela, kun areo de 103,22 km². En 2019 estis 4 538 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 46 km de la provinca ĉefurbo Albacete.
Toponimio
La toponimo signifas Domoj de Ibáñez (familinomo).
Geografio
Casas-Ibáñez estas en la nordokcidento de la provinco Albacete lime kun la municipoj de la Provinco AlbacetoVillamalea, Fuentealbilla, Alcalá del Júcar kaj Alborea, kaj kun la municipoj de la Provinco ValencioRequena kaj Venta del Moro. Casas-Ibáñez estas en la ebenaĵo inter la depresioj de du riveroj, nome Cabriel norde lime kun la provinco Valencio kaj sude Júcar. Ties plej alta punkto estas Cerro San Jorge, je 772 m super la marnivelo. Casas-Ibáñez estas la administracia ĉefurbo de la komarko. Ĝia averaĝa altitudo estas de 707 msm.
Ekonomio
La ekonomio de Casas-Ibáñez estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj, safrano kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj. Estas diversaj entreprenoj.