Balsa de Ves estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko Manĉeto aŭ La Manchuela, kun areo de 76,35 km². En 2019 estis 158 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 77 km de la provinca ĉefurbo Albacete.
Ĝi inkludas la submunicipojn Cantoblanco, La Pared kaj El Viso, same kiel domaro jam senhoma apud la rivero Cabriel nomita La Golfilla, kies rehabilitigo estis ĵus projektita.
Geografio
Balsa de Ves estas en la nordokcidento de la provinco Albacete. Fakte temas pri la lasta municipo de la provinco Albacete antaŭ eniri en Valencilando, kaj ties municipa teritorio estas inter la riveroj Júcar kaj Cabriel.
Ekonomio
La ekonomio de Balsa de Ves estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, naturaj fontoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj.