Chavannes-le-Chêne estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 260 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
La komunumo Chavannes-le-Chêne situas proksimume 5 kilometrojn sude de la Lago de Neŭŝatelo en la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando ĉe la limo al Kantono Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Chavanes-le-Chêne kaj la setlejo La Ruchille, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,98 km², de kiuj 19,7 estas kovritaj de arbaro, 83,0% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado.
[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Chavannes-le-Chêne limas en nordo kaj nordoriento al Murist (FR), en sudoriento al Treytorrens, en sudo al Champtauroz, en sudokcidento al Chêne-Pâquier, en okcidento al Molondin, kaj en sudokcidento al Rovray.
Trafiko
La komunumo Chavannes-le-Chêne situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Chêne-Paquier al Rovray. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas nur 1 kilometron norde de la komunumo, situas en Estavayer-le-Lac kaj Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Yvonand la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Chavannes-le-Chêne datiĝas el la jaro 1334 kiel Chavanes. En Chavannes-le-Chêne jam ekzistis setlejoj en neolitiko kaj en la frua mezepoko. Chavannes-le-Chêne apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Saint-Martin-du-Chêne, kies administra centro ĝi estis ekde la 16-a jarcento. Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno, Chavannes-le-Chêne estis atribuita al la Kamparvoktejo Yverdon.[3]
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj