Brugg situas en la centro de la tiel nomita Akvujo de Svislando (germane Wasserschloss der Schweiz), la kunfluejo de la tri riveroj Aro, Reuss kaj Limato.
La rivero Aro estas la limo inter du geografiaj regionoj de Svislando, nome inter la Ĵuraso kaj la Svisa Mezlando.
Trafiko
La urbo Brugg estas signifa trafiknodo, bone atingebla kaj per publikaj kaj per privataj trafikiloj.
La unua dokumenta mencio de Brugg datiĝas el la jaro 1064 kiel Bruggo. La regiono de Brugg estas la prahejmo kaj dum longa tempo la potenccentro de la nobela familio de la Habsburgoj, la posta aŭstria imperiestra dinastio.
Rudolfo la 1-a, kiu antaŭ sia elektiĝo kiel reĝo kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio ofte restadis en Brugg, koncedis al la loko la 12-an de junio 1284 la urborajton.