Effingen situas okcidente de Bözberg sur alteco de 432 m s.m. kaj estas ĉirkaŭigita de tri flankoj de la montetoj de la Tavola Ĵuraso. Al la komunumo Effingen apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la vilaĝeto Chästel en nordoriento de la komunuma teritorio sur alteco de 520 m s.m..
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,85 km², de kiuj 3,23 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,58 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 634 m s.m. sur la kulmino de la monto Sennhütten, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 424 m s.m. ĉe la okcidente komunumlimo.
La komunumo Effingen estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Frick al Brugg kaj per poŝtaŭtolinio al Bözen.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo al Zuriko, kiu transiras Bözberg-Pasejon. Effingen disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A3, kiu tamen vetureblas nur direkten al Zuriko. La plej proksima aŭtovojalveturejo direkten al Bazelo situas en Frick.
Historio
La unua dokumenta mencio de Effingen datiĝas el la jaro 1284 kiel Efingen.
En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Effingen fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.