Laŭzano (france Lausanne, itale kaj romanĉe Losanna, arpitane Losena ) estas urbo situanta okcidente de Svislando sur la norda bordo de la lago Lemano. Ĉefurbo de la svisa kantono Vaŭdo kaj de la Distrikto Laŭzano, ĝi estas la kvara urbo de Svislando laŭ grandeco (post Zuriko, Ĝenevo kaj Bazelo) kun 136 514 loĝantoj en januaro 2012.
Tiu ĉi komunumara regiono grupigis ĉirkaŭ 278 000 loĝantojn, tio estas 40% de la tutkantonaj loĝantoj kaj 60% de la laborlokoj en 2012.
Geografio
La koordinatoj de la urbo estas 46°31'N; 6°38'E. Laŭzano situas norde de la Lago Lemano ĉe kruta deklivo, kaj etendiĝas en nordo ĝis al la altebenaĵo de Gros-de-Vaud. En nordo je la suda flanko de Gros-de-Vaud troviĝas la eksklavoBel-Air, kiu apartenas al la urba teritorio.
Pro ĝia kruta dekliveco la ĉefa linio de la metroo de Laŭzano komence funkciis en formo de funikularo, nome subtera kablotramo. Krome la urbo disponas pri densa bus- kaj trolejbusreto kaj tramlinio al la universitatoj en Ecublens.[3][4] La ĉefstacidomo de Laŭzano estas grava fervojlinio kun ĉefaj trajnlinioj al Ĝenevo, Valezo, Friburgo kaj Berno. Al Laŭzano kondukas pluraj kantonaj ĉefvojoj inter kiuj la kantona ĉefvojo n-ro 1, 5 kaj 9 kaj la svisa aŭtovojo A1, la svisa aŭtovojo A9 kaj la laŭzana urboaŭtovojo, kiu estas branĉo de la svisa aŭtovojo A1. Transports publics de la région lausannoise (TL) estas la ĉefa funkciigisto de publika transporto en Laŭzano kaj la pli larĝa aglomeraĵo.
En 1923 reprezentanton sendis IAES al la Internacia Kongreso de Stenografio en Laŭzano. En Laŭzano ekzistas aktiva Esperanto-klubo, nome la Laŭzana Esperanto-Societo (reta ligilo sube).