Ferenc Hatvany

Ferenc Hatvany
Persona informo
Naskonomo Hatvany Ferenc
Naskiĝo 29-an de oktobro 1881 (1881-10-29)
en Budapeŝto
Morto 7-an de februaro 1958 (1958-02-07) (76-jaraĝa)
en Laŭzano
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Sándor Hatvany Deutsch Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Lajos Hatvany Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Anna Lesznai (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo artkolektanto
pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Barono Ferenc Hatvany [hatvani], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hatvany Ferenc estis hungara pentristo, kolektisto pri artaĵoj. Lia patro estis Sándor Hatvany Deutsch, lia frato estis Lajos Hatvany.

Ferenc Hatvany [1] Arkivigite je 2018-05-05 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 29-an de oktobro 1881 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de februaro 1958 en Lausanne.

Biografio

Ferenc Hatvany devenis el riĉa juda familio. Li frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis pentradon de Adolf Fényes kaj Sándor Bihari (pentristo). Li plulernis en Artistkolonio (Nagybánya), poste en Parizo en akademio Julian. Ekde 1899 li ekspoziciis, sed li estis tre fama pri kolektado de gravaj pentraĵoj. Li longe vivis aŭ studvojaĝis al Germanio, Italio, Hispanio. Dum la nazia erao li (sub)aĉetis netuŝeblecon kaj li loĝis ĉe Béla Czóbel, sed lia kolektaĵo estis prirabita. En 1947 li translokiĝis al Parizo. Li ofte pentradis pejzaĝojn, nudajn virinojn kaj aĵpentraĵojn. Li ricevis ŝtatan premion en 1915.

Elektitaj ekspozicioj

  • Berlin, Parizo (1912)
  • Budapeŝto (1914, 1918)

Elektitaj pentraĵoj

  • Kékkalapos nő
  • Parkrészlet
  • Alvó akt
  • Fiatal nő
  • Szalon
  • Park
  • Olvasmány

Fontoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!