Aŭstralazia Mediteranea maro aŭ Aŭstralazia Mediteraneeca maro estas mediteraneeca maro en la areo inter Sudorienta Azio kaj Aŭstralazio.[1] Ĝi konektas la Hindian kaj la Pacifikan oceanojn.[2] Ĝi havas maksimuman profundon de 7,440 m[3] kaj surfacan areon de 9.08 milionoj da km².
Kontraste al la Amerika Mediteranea maro kaj al la Mediteranea maro mem, ĝi ne estas ĉirkaŭata de kontinentoj, nur de insuloj kaj duoninsuloj. Ĝi inkludas la jenajn marojn:
Ŝtatoj kun marbordo al la Aŭstralazia Mediteranea maro estas jenaj: Aŭstralio, Brunejo, Ĉinio, Indonezio, Kamboĝo, Malajzio, Papuo-Nov-Gvineo, Filipinoj, Singapuro, Tajvano, Tajlando, Orienta Timoro kaj Vietnamio. Ĝi inkludas markolojn Malaka, Singapura kaj Luzona, kaj apudas al duoninsuloj Hindoĉinio kaj Malajzio.