Ŝtata ĉiovendejo konata kiel GUM (ruseГУМ, Государственный универсальный магазин, [Gosudarstvennij universalnij magazin]) estas ega ĉiovendejo en centro de Moskvo (Rusio) ĉe Ruĝa placo kaj proksime al muroj de Moskva Kremlo. La vendejo estas uzata ĝis 2059 de rusia vendokompanio Bosco di Ciliegi okupiĝanta pri vendado de luksaĵoj[1].
Historio
Supra vendejaro
La loko dum longa tempo estis centro de aktiva komerco. Dum regado de Katerina la 2-a ekiĝis projektado de ega vendejaro fare de Ĝakomo Kŭarengi. Konstruado tiam ne finiĝis; post brulego de 1812 vendejaro estis reprojektita de arkitekturisto Osip Bove kaj en 1815 oni konstruis novan ejon.
Post iom da tempo la konstruaĵo malnoviĝis. Tio aperigis novajn problemojn: pli ol 600 ĝiaj posedantoj ne povis atingi interkonsenton pri komuna riparado. En 1869moskva estro proponis al Dumao malkonstruadon de la vendejaro; tio kaŭzis protestojn de komercistoj. Dumao malaprobis ideon pri detruado kaj la konflikto plu daŭris. En 1880 la Dumao subtenate de moskva estro postilis al la vendejoposedantoj organizi akcian kompanion[2].
Alikonstruado
En 1886 dum komuna kunveno de la komercistoj urbestro de Moskvo Aleksejev iniciis kreadon de komitato por alikonstruado de la vendejaro. Statuton de la akcia kompanio akceptis caro; 30-an de aŭgusto1888 ĝi estis oficiala fondita. Estraro de la kompanio 15-an de novembro1888 deklaris pri konkurado pri plej bona projekto de noma ejo; samtage oni ekis detruadon de vendejoj. 21-an de februaro1889 en haloj de Ŝtata Historia Muzeo komisio ekrigardadis projektojn; venkis projekto de arkitekturisto Pomerancev. Ekde somero de 1889 oni pretigis lokon por konstruado, 21-an de majo1890 ekiĝis konstruado[2].
2-an de decembro1893 estis solene malfermita nova 3-etaĝa ejo de Supra vendejaro (ruseВерхние торговые ряды, [Verĥnije Torgovije Rjadi])[2].