La Ŝtata Historia Muzeo (ruseГосуда́рственный Исторический музе́й) estas plej ampleksa deponejo de la rusaj naciaj eksponaĵoj situanta en Ruĝa Placo de Moskvo, Rusio. Ĝin ordonis fondi caro Aleksandro la 2-a en 1872. Ĝis 1917 ĝi nomiĝis La Historia Muzeo de Lia Imperiestra Moŝto Aleksandro la 3-a .
La projekton de la konstruaĵo faris kaj realigis en 1881 arkitekto Vladimir Ŝervud kaj inĝeniero A. Semjonov. Ili sukcesis bele komplektigi la Ruĝan Placon per sia kreaĵo kaj Kremlo, do oni trovas neniun videblan diferencon inter arkitektaj stiloj de konstruaĵoj el la 15-a kaj la 19-a jarcentoj, des pli, ke ambaŭ objektoj havas saman ruĝbrunan koloron.