La Ĝenerala Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (ruse Генеральный секретарь Центрального комитета Коммунистической партии Советского Союза) estis la titolo havigita al la estro de la Komunista Partio de Sovetunio. Kun kelkaj esceptoj, tiu posteno estis sinonimo de estro de la Sovetunio. Laŭlonge de sia historio, la posteno havis aliajn kvar nomojn; teknika sekretario (1917-1918), prezidanto de la Sekretariaro (1918–1919), responsa sekretario (1919–1922) kaj unua sekretario (1953–1966). Josif Stalin plialtigis la postenon al la ĝenerala komando de la Komunista Partio kaj respektive de la tuta Sovetunio.[1]
En siaj du unuaj enpostenigoj la respondeculo realigis fakte sekretarian laboron. Poste, en 1919 oni kreis la postenon kiel responsa sekretario por realigi administrajn laborojn.[2] En 1922, la posteno de Ĝenerala Sekretario plue estis pure administracia kaj disciplinfara, kies funkcio estis nur determini la komponon de membroj de la partio. Stalin uzis la principojn de la demokratia centrismo por transformi sian postenon en tiu de estro de la partio kaj poste de estro de la Sovetunio.[3] En 1934, la 17-a Kongreso de la Partio ne elektis Ĝeneralan Sekretarion[4] kaj Stalin estis ordinara sekretario ekde tiam, kvankam restis kiel estro de facto, sen malpliigi sian propran aŭtoritaton.