La Vasgovio (france Vasgovie, germane Wasgau) estas franca-germana mezmontaro en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj la francaj departementoj Bas-Rhin kaj Moselle. Ĝi formas la sudan parton de la Palatinata Arbaro kaj la nordan parton de la Vogezoj. Ĝi etendiĝas de la rivero Queich en la nordo ĝis la Col de Saverne en la sudo.
La plej alta monto estas Granda Wintersberg kun alteco de 581 m super marnivelo, kiu situas apud Niederbronn-les-Bains en la norda parto de Alzaco. La dua plej alta moto estas Rehberg apud Annweiler en la suda parto de Palatinato kun alteco de 577 m super marnivelo.
Vasgovio formas la sudan parton de la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj.
Bildaro
-
elrigardejo sur la Granda Wintersberg (Vasgovia roklando)
-
Rehberg kun Asselstein (maldekstre) (Vasgovia roklando)
-
kastelmonto (Wegelnburg) (Vasgovia roklando)
-
kastelmonto (Hohenburg) (Vasgovia roklando): rigardo de la burgo „Wegelnburg“
-
monto „Mohnenberg“ (orienta Vasgovio): rigardo de laburgo „ Schöneck“
-
monto „Föhrlenberg“ (orienta Vasgovio): rigardo de la monto „Rehberg“
-
rigardo de la monto “Rehberg“, direkte al la monto „Treutelsberg“ (orienta Vasgovio)
-
monto „Rothenberg“ kun la burgo
Madenburg (orienta Vasgovio)
-
monto „Ebersberg“ (Vasgovia roklando): rigardo al la monto „Rehberg“
-