Niederbronn-les-Bains (jen france, origine germane kaj alemane simple Niederbronn aŭ pli formale Bad Niederbronn, prononco [bat ni:daBRON]) estas banloka komunumo en nuna Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, en la historia kultura regiono regiono Alzaco kaj la nuna administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Fine de 2022 en la komunumo vivis 4 372 loĝantoj. Parto de la komunuma teritorio estas la monto Granda Wintersberg, la plej alta punkto de la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj kaj de la pejzaĝo Vasgovio.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ