La usona teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 216 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la usona teamo estis Mark Grimmette dum la malferma ceremonio respektive Bill Demong dum la ferma. La sportistoj atingis 9 orajn, 15 arĝentajn kaj 13 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 3-an rangon. Kunordigis la teamon la Usona Olimpika Komitato.