Svedio en la Vintra Olimpiko 2010
Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero
Flagtenanto:
Peter Forsberg (malfermo) Marcus Hellner (fermo)
Sportistoj
106 en 9 fakoj
Medaloj rango: 7
Oro 5
Arĝento 2
Bronzo 4
Sume 11
La sveda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero havis 106 sportistojn. Ili partoprenis en 9 fakoj. Flagtenanto de la sveda teamo estis Peter Forsberg dum la malferma ceremonio respektive Marcus Hellner dum la ferma. La sportistoj atingis 5 orajn, 2 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 7-an rangon.
Charlotte Kalla (ora medalo en 10-kilometra skikurado) kaj Anna Haag (arĝenta medalo en 15-kilometra skikura persekuto) kune gajnis plian arĝentan medalon en la skikura teama sprinto
Kunordigis la teamon la Sveda Olimpika Komitato .
La kvin orajn medalojn atingis:
Charlotte Kalla en la virina 10-kilometra konkurso de skikurado ,
Björn Ferry en la vira persekuto de biatlono ,
Marcus Hellner en la vira 30-kilometra konkurso de skikurado ,
Marcus Hellner, Johan Olsson, Daniel Rickardsson kaj Anders Södergren en la teama vira 4-oble 10-kilometra konkurso de skikurado , kaj
Kajsa Bergström, Anna Le Moine, Cathrine Lindahl, Eva Lund kaj Anette Norberg en la virina turniro de glitŝtonludo .
la sveda teamo eniras dum la malferma ceremonio
Nacia teamo de Svedio Svedio en la Somera Olimpiko
Svedio en la Vintra Olimpiko
Naciaj teamoj en la Vintra Olimpiko 2010