Tripuro (bengaleত্রিপুরা, Tripura) estas federacia ŝtato de Barato
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 3 673 917 loĝantoj sur areo de 10 486 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 350 loĝantoj/km². En 2001 ĝi havis 3 191 168 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo de Tripuro estas Agartalo.
Tripuro inter la jaroj 1909 kaj 1947 estis barata princlando sub supera rego de Britio. En Tripuro validis propra kalendaro, laŭ kiu la jaro 1 estis la jaro 591 de la gregoria kalendaro de Eŭropo[3]. Dum la jaro 1947 la princlando kadre de la sendependiĝo de Barato transformiĝis al la nuntempa federacia ŝtato.