Lakŝadivoj aŭ Lakŝadvipoj (malajaleലക്ഷദ്വീപ്) estas la plej malgranda teritorio de Barato, nome grupo de insuloj je 200 al 300 km for de la marbordo de Keralao en la Araba Maro. Nur dekunu el la insuloj estas loĝataj.
Laŭ la stato de 2005 en la teritorio vivis 60 595 loĝantoj sur areo de 32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 894 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Kavaratti.
La Lakŝadivoj estas la norda parto de la historia koncepto Lakŝadvipo, kiu enhavis ankaŭ la Maldivojn kaj la Ĉagosojn.
Etimologie la vorto Lakŝadivoj signifas centmil insulojn.