Arunaĉal-Pradeŝo estas unu el ŝtatoj de Barato, establita en 1987, nun havanta pli ol unu milionon da loĝantoj. Ĝi estas unu el la sep fratinoj.
Arunaĉalpradeŝo estas plej orienta gubernio de Barato. Ĝi landlimas kun la gubernioj Asamo (sude) kaj Nagalando (sudoriente), Mjanmaro (oriente), Bhutano (okcidente). La norda landlimo kun Ĉinujo estas disputata. Itanagaro estas la ĉefurbo de Arunaĉalpradeŝo. Arunaĉalpradeŝo havas 16 distriktojn.
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 1 382 611 loĝantoj sur areo de 83 743 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km².
Arunaĉalpradeŝo signifas "landon de la sunleviĝo".
Klimato
Plej parto de Arunaĉalpradeŝo estas ĉirkaŭita per la montaro Himalajoj. La klimato en la Arunaĉalpradeŝo ŝanĝiĝas laŭ la alteco. La plej altaj regionoj ĉe la landlimo kun Tibeto havas tundran klimaton. En Arunaĉalpradeŝo pluvegas: 2000-4100 mm jare dum majo kaj septembro.
Lingvoj
Arunaĉalpradeŝo havas pli ol 50 lingvoj kaj dialektoj. Plej parto de la lingvoj apartenas al la ĉinotibeta lingvaro. Ankaŭ la asama estas vaste parolata. Nuntempe disvastiĝas la angla kaj la hindia. La oficiala lingvo de la gubernio estas la angla.