Teodor Pejačević frekventis universitatojn en Bonn kaj Budapeŝto, fine li havis jurandiplomon. En 1881 li edziĝis baldaŭe havanta 5 gefilojn. Komence li laboris en Osijek, poste en Zagrebo. Inter 1886-1901 li estis departementestro, poste li estis parlamenta deputito en ambaŭ parlamentoj de Kroatio kaj Hungara reĝlando. En la frua 20-a jarcento li strebis por alianco inter la kroatoj kaj serboj. Inter 1903 kaj 1907 li estis banuso, sed li apogis hungarlingvajn tekstojn en kroataj fervojoj, tial li devis demisii. Estis tiam moto: "Kies fervojoj - ties la lando". Inter 1913 kaj 1916 li estis senpostena ministro pri Kroatio-Dalmatio-Slavonio, sed komence de la 1-a mondmilitoFrancio kaptis lin kaj li estis deportita, kiel malamika ŝtatano. Post la milito li plene forlasis la politikon.