Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi plenan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo, tamen por la lasta pli preciza termino estas diurno. Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu diurno egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la plimalrapidiĝo de Tero).
La hodiaŭa tago estas la 18-a de decembro2024. Indikon de konkreta tago oni nomas dato. La tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn.
Oni nomas tago (de la germanaTag) la tempodaŭron kiun uzas la Tero ekde la Suno estas en la plej alta punkto super la horizonto ĝis ĝi revenas al sama punkto. Temas pri unu el la formoj por mezuri la tempon — la unua kiun havis la homo — kvankam la disvolvigo de la Astronomio montris ke, depende de la referenco uzata pora mezuri unu rond-iron, temas pri suntempo aŭ de sidera tempo — la unua uzas kiel referenco la Sunon dum la dua uzas kiel referenco la stelojn —. Se oni mencias simple nur la terminon "tagon" sen alia kromtermino, oni subkomprenas, ke temas pri averaĝa suntago, bazo de la civila tempo, kiu estas dividata en 24 horoj, de po 60 minutoj, de po 60 sekundoj, kaj daŭras tiele 86 400 sekundojn.
Suntago
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Suntempo.
La suntempo aŭ vera tempo estas tempkalkulado bazita laŭ la suna pozicio en ĉielo.
La ŝajna suntempo baziĝas sur la ŝajna suntago. La ŝajna suntago varias tra la jaro, kaj la efektoj de la variaĵoj produktas 16-minutajn sezonajn dekliniĝojn el la signifa suntago. Estas du kialoj de la varioj de la ŝajna suntago:
Averaĝa suntago estas la koncepto uzita por ĉiuj ĉiutagaj aferoj. Ĝi difiniĝas kiel la tempodaŭro kiun uzas la Suno por alveni du sinsekvajn fojojn en la meridiano de la observanto, laŭ jara averaĝo. La tagoj havas varian daŭron, laŭ la jarepoko en kiu oni estas. Tiu varieblo estas kaŭzata de la ekstercentreco de la tera orbito kaj de la oblikveco de la ekliptiko. Je praktika konsidero oni uzas la koncepton de averaĝa suntago, kiu havas daŭron de 24 horoj aŭ kio egalas, de 86.400 sekundoj.
Laŭ la sama referenco, nome la Suno, estas la koncepto de tropika jaro aŭ tropikjaro, nome daŭro kiun uzas la Tero por sia jara movo. Dum unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondiron ĉirkaŭ sia akso, kaj tiele unu tropikjaro daŭras 365,242189 averaĝaj suntagoj.
Sidera tago
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sidera tago.
La sidera tago estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de la meza ekvinokso, aŭ egale, estas la tempodaŭro inter du sinsekvaj transiroj de stelo en la loka meridiano. Por difinita observanto la sidera tago ekas kiam la Verna punkto trapasas sian meridianon.
En unu tropikjaro la Tero faras 365,242189 rondirojn ĉirkaŭ sia akso rilate al la Suno, sed rilate al la steloj ĝi faras unu plian rondiron: nome 366,242189. Oni povas akiri alproksimigon sufiĉe akuratan de la valoro de la sidera tago jene:
La sidera tago rezultas esti iomete malpli ol 24 horoj: nome 23 h 56 min 4 s, proksimume.
En observa astronomio oni uzas la koncepton de sidera tempo. Supozinte ke hodiaŭ oni liniigas stelon kaj oni notu la horon, morgaŭ tiu stelo atingos la saman linigon ĉirkaŭ 3 min 55,9 s antaŭe.
Aliflanke, oni devas distingi inter la periodo de rondiro de la Tero rilate al la steloj kaj la sidera tago propre dirita. Ĉar la meza ekvinokso estas movebla punkto pro la precesio, la sidera tago estas 0,0084 sekundojn pli mallonga ol la rondira periodo rilate al la steloj.
Rezume:
Rondira periodo rilate al la steloj: 23 h 56 min 4,0989 s
Tiu tempopeco, rigardata rilate al la uzo, kiun ni faras el ĝi.[3]
En pluralo, kiel tagoj: Periodo de la homa vivo.[3]
Tiu diverseco okazas ankaŭ en aliaj lingvoj. Por eviti konfuzojn inter la unuaj signifoj, en Esperanto kaj en kelkaj lingvoj oni uzas la terminon "diurno", kiu pli precize signifas la tempoperiodon de 24 horoj (unua kaj tria signifo sed ne la dua en PIV, kiun oni rezervas por "diurno", egale al tago plus nokto, laŭ tiu dua signifo).
Estas sep tagoj en semajno laŭ la gregoria kalendaro, kun diferencaj, sinsekvaj kaj ciklaj nomoj: iliaj esperantaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo. La tagojn de la semajno oni nomis el epoko de Romio reference al la sep planedoj de la klasika astronomio. Ankaŭ oni nombras ilin, starte ĉu el dimanĉo, ĉu el lundo aŭ el sabato laŭ la koncerna socio kaj tradicio. Ekzemple inter eŭropaj lingvoj nur la portugala lingvo nombras el dua ĝis sesa por lundo ĝis vendredo, kiel heredo de araba kulturo; ankaŭ en araba lingvo oni nomas la tagojn de la semajno.
Greklatina tradicio
La plej antikva referenco al asocio inter la sep tagoj de la semajno kun ĉielaj korpoj estas en la titolo de la verko (perdiĝinta) de Plutarko (46-120 n.e.) titolita Kial la tagoj de la semajno nomumitaj laŭ la planedoj sekvas ordon diferencan disde la realo?[4]
Inter la 1-a kaj 3-a jarcentoj la Romia Imperio anstataŭis laŭgrade la romian kalendaron (semajno de la merkato) de ok tagoj per la semajno septaga. La ordo de la tagoj estis Suno, Luno, Ares, Hermes, Zeŭso, Afrodita, kaj Ĥronos, nomitaj laŭ la ĉielaj korpoj kiu prezidis la unuajn horojn de ĉiu tago, laŭ la astrologio de la helenisma epoko. El Grekio la planedaj nomoj de la semajno pasis al romianoj, kaj de la latina al aliaj lingvoj de la sudo kaj okcidento de Eŭropo, kaj siavice al aliaj lingvoj kiuj estis influitaj de tiuj.
La ptolemea sistemo de planedaj sferoj asertas, ke la ordo de la ĉielaj korpoj, el plej malproksima al plej proksima al la Tero estas jena: Saturno, Jupitero, Marso, Suno, Venuso, Merkuro, Luno, aŭ, objektive, la planedoj ordiĝas el plej malrapidaj al plej rapidaj laŭ ili aperas en la nokta ĉielo.[5]
Lundo (fr: lundi, la: dies lunis), tago de la Luno
Mardo (fr: mardi, la: dies Martis), tago de dio Marso
Vendredo (fr: vendredi, la: dies Veneris), tago de diino Venera
Sabato (it: sabato, he: ŝa'bat), tago por ripozo kaj adoro de dio (ŝabato)
Dimanĉo (fr: dimanche, la: dies dominicalis), tago de la Sinjoro (dominus)
Pli malpli la samon oni disvolvigas en Esperanto per dupaĝa artikolo, sed aldone estas komparoj inter diversaj lingvoj, kaj ĉefe de familioj latinida, ĝermana kaj slava. Krome estas interesa poeziaĵeto de Vilho Setala nome "La semajno":
La kalendaro sekvas la sunon, ne la lunon, tiel ke la komenco de printempo estas fiksita je la 21-a de marto.
Februaro kutime havas 28 tagojn, sed en la superjaro ĝi havas 29 tagojn. Do, en la jaroj 1992,
1996, 2000 kaj 1600 ĝi havis 29 tagojn, sed en la jaroj 1993,
1994, 1900 kaj 1700 ĝi havis 28 tagojn. En la julia kalendaro,
kontraste, februaro havis 29 tagojn en la jaroj 1900 kaj 1700.
Pro tio, la meza gregoria jaro havas 365,2425 suntagojn, dum la julia havas 365,2500. La suna jaro mem estas 365,24219878 suntagoj. La gregoria jaro estas 25,96 sekundojn tro longa (kio fariĝos unu tago post 3320 jaroj).
- Tradicia angla poemo; elangligis Mateo McLauchlin
La tago en la Internacia sistemo de unuoj (IS)
La koncepto de tago ne formas parton de la Internacia sistemo de unuoj, IS,[7] sed oni akceptas ĝian uzadon.[8] La difinon de tago oni faras laŭ la unuo de tempo de la Internacia Sistemo, nome la sekundo, kaj tiukadre unu tago samvaloras al 86 400 sekundoj. Ĉar la difino de sekundo estas la daŭro de 9 192 631 770 periodoj de radiado korespondaj al la transiro inter du niveloj de la hiperfajna strukturo de la fundamenta stato de cezio 133,[9] unu tago samvaloras al 794 243 384 928 000 periodoj.[10]
Unu tago en la tempa skalo nomita Universala Tempo Kunordigita (UTC aŭ UTK) povas inkludi kroman unu aldonan sekundon ĉu pozitivan ĉu negativan, kaj tial ĝi povas havi 86 399 aŭ 86.401 sekundojn.
Variajn proponojn oni faris pri dekuma tempo kaj metra tempo, sed ili ne redifinas tagon, kaj uzas la konceptojn de tago aŭ de sidera tago kiel baza unuo. Dekuma tempo estas la reprezentado de tempo de la tago uzanta unuojn, kiuj rilatas dekume. Oni ofte uzas tiun terminon aparte por la franca revolucia tempo, kiu disigas la tagon en dek dekumajn horojn, kiuj konsistas el po 100 dekumaj minutoj po 100 dekumaj sekundoj, kontraŭe al la pli kutima tempo. Metra tempo estas la mezuro de tempintervalo uzanta la metran sistemon, kiu difinas la sekundon kiel bazo de la tempounuo kaj obloj kaj malobloj unuoj formitaj de metraj prefiksoj, kiel kilosekundoj kaj milisekundoj. Ĝi ne difinas la tempon de la tago, ĉar tion difinas multaj temposkaloj, kiuj povas esti bazitaj je metra difino de la sekundo. Aliaj tempomezurunuoj, kiel minuto, horo kaj tago estas akceptitaj por uzado kun la moderna metra sistemo, sed ne kiel parto de ĝi.
Metra tempo uzas metrajn prefiksojn por refenci tempon. Ĝi uzas la tagon kiel bazan unuon, kaj pli malgrandaj unuoj estas frakcioj de tago: metra horo (deci) estas 1⁄10 (unu dekono) de tago; metra minuto (milli) estas 1⁄1000 (unu milono) de tago; ktp.[11] Simile, en dekuma tempo, la longo de tago estas stata por normala tempo. Unu tago estas dividita ankaŭ en 10 horoj, kaj 10 tagoj estas tagdeko – ekvivalenta al semajno. Tri tagdekoj faras unu monaton.[12]: 35. Variaj dekumtempaj proponoj kiuj ne redifinas la tagon: la propono de Henri de Sarrauton retenas tagojn, kaj subdividas horojn en 100 minutoj;[12]: 42; en la propono de Mendizábal kaj Tamborel, la sidera tago estis la baza unuo, kaj oni faras subdividojn el tio;[12]: 42–43; kaj la propono de Rey-Pailhade dividis la tagon en 100 cés.[12]: 42.
Tagostarto
Por la plej granda parto de la tagaj animaloj, la tago ekas nature en la sunleviĝo kaj finiĝas je la sunsubiro. La homaj estaĵoj, pro siaj kulturaj normoj kaj scienca sciaro, uzis tre diversajn limojn por la koncepto de tago.
En la Antikva Egipto kaj en Mezopotamio, la tagon oni ekkalkulis el la sunleviĝo. En la Antikva Grekio, la startpunkto estis la noktiĝo. En la Antikva Romo, la tago ekis meznokte, kiel en la aktualo.[13] La juda tago startis je la sunsubiro aŭ je la noktiĝo (kiam aperas tri steloj de dua magnitudo). Mezepoka Eŭropo sekvis tiun tradicion, konata kiel florenca alĝustigo: en tiu sistemo, referenco kiel «du horojn en la tago» signifis «du horojn post la sunsubiro» kaj, tial, la tempon dum la nokto oni devis ŝanĝi al unu antaŭa tago laŭ la kalendaro de la moderna kalkulo. Tial, tagoj kiel Kristnaska Antaŭtago, Halloween aŭ la Antaŭtago de Sankta Agneso estas la restaĵoj de la malnovaj tradicioj kiam la religiajn festojn oni iniciatis la antaŭtagojn. La komuna aktuala konvencio referenca al civila tago startas noktomeze, tio estas je la 00:00 (inkluzive) kaj daŭras 24 horojn, ĝis la 24:00 (ekskluzive).
Jura tago
Labortago
La tagon oni povas kompreni laŭ koncepto de la tempo en kiu oni laboras: nome la laboro de unu persono en unu tago. De tie devenas la terminoj kaj esprimoj labortago, laborebla tago, dungi personojn por unu tago kaj derivitaj konceptoj kiel tagpago (salajro por unu labortago) kaj taglaboristo. Ĝenerale unu labortago estas komponita de ĝis ok horoj, laŭ la valida laborjuro en multaj landoj, kvankam tio dependas de la propra laborjuro de ĉiu lando.[14][15][16] Fakte la okhora labortago estis unu el la plej malnovaj postuloj de la laborista movado. Tamen antaŭ tiu postulado en landoj kie okazis la Industria Revolucio estis oftaj labortagoj de multe pli ol ok horoj, eĉ ĝis duoble. Ankoraŭ tio okazas en nedisvolvigitaj landoj, ĉefe en apartaj sektoroj (ekzemple en agrikulturo] por rikoltado de specifaj kultivoj necesas plenumi la taskojn antaŭ ŝanĝo de la vetero, de la stato de maturiĝo ktp.).
Festotago
Festotago esta la malo de labortago, tio estas, tago kiun la oficiala juro agnoskas oficiale por la ripozo kaj la distro (escepte ĉe urĝaj servoj kaj profesioj nepraj aŭ kun specifaj horaroj). Pro historiaj tialoj, kutime oni konsideras festotago unu fiksitan tagon en la semajno; tiu tago koincidas kun la dimanĉo (en landoj de kristana tradicio), la vendredo (ĉe la landoj de islama tradicio), kaj la sabato (ĉe Israelo kaj judaj komunumoj). Ĝenerale tio estas memoro pri la rakonto de la kreado de la mondo laŭ la religioj de la Biblio (Abrahamaj religioj), kiam Dio ripozis post sep tagoj de kreado.[17]
Krom la semajnaj ripoztempoj, estas festotagoj la datoj markitaj en ĉiu lando, por ekzemplo kiel memoro de historiaj okazaĵoj (bataloj, malkovroj, unuigoj, sendependigoj ktp.), la tago de sankta patrono aŭ de aliaj religiaj aŭ politikaj figuroj adorataj. En tiuj tagoj, krom malpermeso labori, kutime oni celebras ilin per specifa festo.[18] Aparta sistemo estas en landoj de kristana tradicio, nome la Sankta Semajno en kiu aparta okazaĵo de la pasiono de Kristo estas rilatita kulture al specifaj tagoj, nome la Sankta Vendredo al lia morto kaj la Sankta Dimanĉo al lia resurekto; krome la antaŭa dimanĉo estas tago rilata al la triumfa eniro de Jesuo en Jerusalemon. Alia aparta festotagaro estas la tuta monato Ramadano en la landoj de la Islama mondo, en kiu ĉefe la starta kaj la fina tagoj estas speciale celebritaj.
La festotagoj estas agnoskitaj en la laboraljuro kiel pagendaj tagoj, kvankam oni ne laboras tian, kiel rajto de la laboristoj. La festotagojn de ĉiu jaro (la oficiala laborkalendaro) oni fiksas oficiale per registara dekreto (ĉu ŝtata ĉu subŝtata), sed ĉiu sektoro aŭ entrepreno povas decidi la fiksadon de aldonaj festotagoj. Oni devas ne konfuzi la festotagon kun la jara libertempo, periodo kutime pli longa de labora ripozado, en multaj landoj de unu monato.[19][20]
Daŭron de la tagoj en la diversaj planedoj
Oni indikas en teraj tagoj la daŭron de la sidara tago de la diversaj planedoj (kaj ne la daŭron de la suna tago). La indikitaj ciferoj estas rondigitaj je nur du dekumaj ciferoj.
Internacia tago estas tago dediĉita al aparta temo. Ili estas aŭ internaciaj tagoj, aŭ mondaj tagoj dekretitaj de Unuiĝintaj Nacioj por atentigi pri gravaj internaciaj aferoj, ĉefe problemoj solvendaj, aŭ subtenitaj de institutoj aŭ asocioj kaj vaste agnoskitaj tra la mondo. Kutime temas pri la ĝeneraligo de lokaj datrevenoj kaj postuloj de la civila socio. En tiuj tagoj kutime oni realigas kampanjojn de konsciigo, kunsidoj kaj interkonsentoj.[26][27]
La Zamenhofa Tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Ĝi estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanto-kulturo. En tiu tago (aŭ en alia konvena semajntago ĉirkaŭ ĝi) esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn (prefere librojn verkitajn en Esperanto) kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof.
En Universalaj Kongresoj de Esperanto specifaj tagoj estas aparte dediĉitaj al unuopaj programoj kaj aferoj. En la lastaj jar(dek)oj tiujn kongresojn oni organizas laŭ laŭtaga strukturo. Ĉio startas per Solena Malfermo okazanta en dimanĉo (kutime matene); la lundo estas kromnmita "Kleriga Lundo", kun specifaj programeroj dediĉitaj al klerigado; mardo estas kromnomita "Tago de Lernado" kun programo specife zorgita de ILEI; en merkredo okazas tuttagaj ekskursoj kaj kutime oni ne organizas oficialajn programerojn, do estas libertempa tago; en ĵaŭdo okazas la Esperantologia Konferenco kaj en vendredo oni organizas KER-ekzamenojn, kiam kandidatoj jam praktikis la lingvon dum la kongresa semajno kaj plibonigis siajn lingvonivelojn. Pro similaj tialoj en vendredo okazas ankaŭ la Internacia Arta Vespero, kiam la diversaj artistoj povis provludi kaj organiziĝi dum la semajno. Sabate matene okazas Solena Fermo kaj adiaŭo. Tiun strukturon adoptas ankaŭ aliaj kongresoj kaj Esperanto-eventoj.
↑(Mapping Time, The Calendar and History, Richards, E.G. Oxford 1999. p. 269)
↑Falk, Michael (19a de marto 1999). «Nombres astronómicos para los días de la semana». Journal of the Royal Astronomical Society of Canada 93 (1999-06): 122-133. Bibcode:1999JRASC..93..122F.
↑"De kie venas la nomoj de la tagoj?", Kontakto, nº 304, aprilo 2021, pp. 18-19.
↑angleThe International System of Units (SI) BIMP, 8a eldono 2006, pp. 123-125.
↑Veitch, Harriet (2008-04-02). "Why don't we have metric time?". The Sydney Morning Herald. Arkivita el la originalo en 2022-08-21. Alirita en 2022-08-21.
↑Jérôme Carcopino, Vida cotidiana en Roma en el apogeo del Imperio, Ediciones Temas de hoy, S. A., Madrid, 1988. ISBN = 84-7880-917-1 p. 188
↑En Hispanio Leĝo 30/1992 de Régimen Jurídico de las Administraciones Públicas y del Procedimiento Administrativo Común, de 26a de novembro: Ekstera ligilo
↑Reasoning from the Scriptures, eldonoejo "Watchtower Bible and Tract Society of Pennsylvania", 1985, reviziita en 1989, pp. 176-182
↑Barbara Klebanow kaj Sara Fischer, American Holidays: Exploring Traditions, Customs, and Backgrounds, eldonejo Pro Lingua Associates, 2005. ISBN = 0-86647-196-0
↑Susan E. Richardson, Holidays & Holy Days: Origins, Customs, and Insights on Celebrations Through the Year, eldonejo Ven Books, julio 2001. ISBN = 0-8307-3442-2
↑Kirk Munsell; Smith, Harman; Harvey, Samantha Mercury: Facts & Figures en Solar System Exploration, NASA, 28a de majo 2009, alirita la 07-04-2008 Arkivita la 8an de aprilo 2014 en [2]
↑ 23,023,1Seidelmann, P. Kenneth; Archinal, B. A.; A'hearn, M. F. et al. [url = http://adsabs.harvard.edu/doi/10.1007/s10569-007-9072-y Report of the IAU/IAGWorking Group on cartographic coordinates and rotational elements: 2006] en Celestial Mech. Dyn. Astr. 2007, volumo 90, pp. 155-180 doi = 10.1007/s10569-007-9072-y
Obelisco del meridiano de París LocalizaciónPaís FranciaCoordenadas 49°06′30″N 2°20′50″E / 49.1082, 2.3471[editar datos en Wikidata] El obelisco del meridiano de París es un monumento conmemorativo erigido en San Martín-du-Tertre, en Francia. Descripción El obelisco se erige en el centro de San Martín-du-Tertre, en Valle del Oise, cerca del ayuntamiento.[1] Es un monumento de unos 3 m de altura, hecho de piedra, con una forma sencil...
This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: MEDIA sub-programme of Creative Europe – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (May 2010) (Learn how ...
National railway company of Switzerland SBB CFF FFS redirects here. For other uses of these acronyms, see SBB (disambiguation), CFF (disambiguation), and FFS (disambiguation). Swiss Federal RailwaysHead office in BernNative nameSchweizerische Bundesbahnen SBB (German)[1]Chemins de fer fédéraux suisses CFF (French)[1]Ferrovie federali svizzere FFS (Italian)[1]Viafiers federalas svizras VFF (Romansh)[2][3][4][note 1]T...
هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إليها في مقالات متعلقة بها. (نوفمبر 2023) هذه المقالة بحاجة لصندوق معلومات. فضلًا ساعد في تحسين هذه المقالة بإضافة صندوق معلومات مخصص إليها. في العلوم الاجتماعية، القومية المنهجية (بالإنجليزية: Method...
Halaman ini berisi artikel tentang bekas Pangeran Wales dan Pretender Jacobit. Untuk saudara seayahnya, lihat James Stuart, Adipati Cambridge. James Francis EdwardPangeran WalesJames Francis Edward Stuart, Pretender LamaPretender JacobitPretensi16 September 1701 – 1 Januari 1766PendahuluJames II dan VIIPenerusCharles IIIInformasi pribadiKelahiran(1688-06-10)10 Juni 1688Istana St. James, London, Kerajaan InggrisKematian1 Januari 1766(1766-01-01) (umur 77)Palazzo Muti, Roma, Negara Gerej...
Final Piala Champions Eropa 1960TurnamenPiala Champions Eropa 1959–60 Real Madrid Eintracht Frankfurt 7 3 Tanggal18 Mei 1960StadionHampden Park, GlasgowWasitJack Mowat (Skotlandia)Penonton127.621← 1959 1961 → Final Piala Champions Eropa 1960 adalah final pertandingan sepak bola Piala Champions Eropa 1959–60, yang diselenggarakan pada tanggal 18 Mei 1960, antara Real Madrid melawan Eintracht Frankfurt di final ke-5 sepanjang sejarah. Pertandingan dimainkan di Hampden Park, Glas...
صالح النصر الله معلومات شخصية اسم الولادة صالح نصر الله عبد الرحمن النصر الله الميلاد سنة 1929 مدينة الكويت تاريخ الوفاة 21 أكتوبر 2004 (74–75 سنة) مواطنة إمارة الكويت الكويت الحياة العملية المدرسة الأم المدرسة المباركية المهنة شاعر، ومعلم مدرسي اللغات ...
Barony in the Peerage of the United Kingdom Arms of the Barons Belper Baron Belper, of Belper in the County of Derbyshire, is a title in the Peerage of the United Kingdom. It was created in 1856 for the Liberal politician Edward Strutt, Chancellor of the Duchy of Lancaster from 1853 to 1854. He was son of William Strutt and the grandson of the inventor Jedediah Strutt. Lord Belper's son, the second Baron, represented Derbyshire East and Berwick in the House of Commons as a Liberal. As of 2017...
Hospital in EnglandWesthulme HospitalPennine Acute Hospitals NHS TrustChadderton Way: the hospital was behind the brick wall on the rightShown in Greater ManchesterGeographyLocationOldham, Greater Manchester, England, United KingdomCoordinates53°33′05″N 2°07′54″W / 53.5515°N 2.1318°W / 53.5515; -2.1318OrganisationCare systemPublic NHSTypeDistrict General HospitalHistoryOpened1878Closed1990LinksListsHospitals in England Westhulme Hospital, also known for som...
Investigating Innocence founder Bill Clutter (center) with exonerees Ryan Ferguson and David Camm (right) Investigating Innocence[1] is a nonprofit wrongful conviction advocacy organization that provides criminal defense investigations for inmates in the United States.[2] Investigating Innocence was founded in 2013 by private investigator Bill Clutter to assist nationwide Innocence Project groups in investigating innocence claims. Once we have a case that meets our criteria, w...
هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إليها في مقالات متعلقة بها. (أبريل 2019) ستانلي ألين باستيان معلومات شخصية الميلاد 3 أبريل 1958 (65 سنة) سياتل مواطنة الولايات المتحدة الحياة العملية المدرسة الأم جامعة أوريغونكلية الحقو...
Semi-professional soccer club in NSW, Australia The topic of this article may not meet Wikipedia's notability guideline for sports and athletics. Please help to demonstrate the notability of the topic by citing reliable secondary sources that are independent of the topic and provide significant coverage of it beyond a mere trivial mention. If notability cannot be shown, the article is likely to be merged, redirected, or deleted.Find sources: Dulwich Hill FC – news · new...
Movement to make Scotland a republic Flag of Scotland Part of the Politics seriesRepublicanism Central concepts Anti-monarchism Democracy Democratization Liberty as non-domination Popular sovereignty Republic Res publica Social contract Schools Classical Federal Kemalism Nasserism Neo-republicanism Venizelism Types of republics Autonomous Capitalist Christian Democratic Federal Federal parliamentary Islamic Parliamentary People's Revolutionary Secular Sister Soviet Important thinkers John Ada...
Census Town in West Bengal, IndiaPanparaCensus TownPanparaLocation in West Bengal, IndiaShow map of West BengalPanparaPanpara (India)Show map of IndiaCoordinates: 23°12′19″N 88°32′19″E / 23.2054°N 88.5385°E / 23.2054; 88.5385Country IndiaStateWest BengalDistrictNadiaArea • Total2.0818 km2 (0.8038 sq mi)Population (2011) • Total5,349 • Density2,600/km2 (6,700/sq mi)Languages • Offi...
Mochtar Lubis, pemimpin redaksi Indonesia Raya Harian Indonesia Raya adalah surat kabar nasional yang mengalami dua kali masa penerbitan, yakni pada masa pemerintahan Orde Lama dan masa Orde Baru.[1] Pada kedua masa pemerintahan tersebut harian Indonesia Raya mengalami larangan terbit.[1] Selama masa penerbitan pertama 1949-1968, lima wartawannya pernah ditahan selama beberapa hari, bahkan ada yang sampai satu bulan.[1] Pemimpin redaksinya, Mochtar Lubis, menjadi tahan...
1996 studio album by ApocalypseAurora dos SonhosStudio album by ApocalypseReleased1996GenreProgressive rockLength53:53LabelMusea RecordsProducerApocalypseApocalypse chronology Perto do Amanhecer(1995) Aurora dos Sonhos(1996) Lendas Encantadas(1997) Aurora dos Sonhos is the third studio album by the Brazilian progressive rock group Apocalypse. One year after Perto do Amanhecer, Apocalypse released Aurora dos Sonhos through Musea Records. The album dealt with different issues like conse...
American historian Norman Stillman, Bar-Ilan University Norman Arthur Stillman, also Noam (נועם, in Hebrew), b. 1945, is an American academic, historian, and Orientalist, serving as the emeritus Schusterman-Josey Professor and emeritus Chair of Judaic History at the University of Oklahoma. He specializes in the intersection of Jewish and Islamic culture and history, and in Oriental and Sephardi Jewry, with special interest in the Jewish communities in North Africa. His major publications ...
Bangladeshi actor Humayun Faridiহুমায়ুন ফরীদিBornHumayun Kamrul Islam(1952-05-29)29 May 1952Narinda, Dhaka, East Bengal, Dominion of PakistanDied13 February 2012(2012-02-13) (aged 59)Dhaka, BangladeshNationalityBangladeshiAlma materJahangirnagar UniversityOccupationActorYears active1952 – 2012Spouses Nazmun Ara Begum Minu (m. 1980; div. 1984) Suborna Mustafa (m.&...
Standings and results for Group B of the regular season phase of the 2007–08 Euroleague basketball tournament. Main page: 2007–08 Euroleague Key to colors Top five places in each group, plus highest-ranked sixth-place team,advance to Top 16 Eliminated Standings The Euroleague fixture between Efes Pilsen S.K. and BC Lietuvos Rytas Team Pld W L PF PA Diff 1. Lietuvos Rytas Vilnius 14 11 3 1127 999 +128 2. Maccabi Tel Aviv 14 11 3 1162 1108 +...