Laŭ la stato de 2017 en la distrikto vivis 1 272 100 loĝantoj sur areo de 14 185 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 90 loĝantoj/km². En 2005 en la teritorio vivis proksimume 1 000 000 loĝantoj. Laŭ areo ĝi estas la plej granda, kaj en komparo ĝi estas la distrikto malplej dense loĝata. La distrikta ĉefurbo estas Be'er Ŝeba.
La distrikto pludividiĝas al du subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa):
La Suda Distrikto kovras la plejparton de la geografiaj regionoj Negevo kaj Arabaho. Laŭ la stato de januaro 2007, entute 1.002.400 homoj loĝas en ĝi - el inter la loĝantoj 86 procentoj estas judoj kaj 14 procentoj araboj (plejparte islamanoj). La administra centro de la distrikto estas Be'er Ŝeba (באר שבע), kvankam la plej larĝa urbo estas Arad (ערד). Relative prosperaj urboj respektive antaŭurboj estas Omer (עומר), Meitar (מיתר) kaj Lehavim (להבים), malpli prosperaj estas Sderot (שדרות), Netivot (נתיבות) kaj Ofakim (אופקים) (fonto [1]).
La geografia centro de la regiono cetere proksimume lokigeblas per la koordinatoj 30° 40' norde kaj 34° 50' oriente.