Antaŭ la hungarojromianoj minis salon. La ministoj partoprenis en ribelo de György Dózsa kaj en liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. Post la mezepokoHungario disfalis, Aknaszlatina apartenis al princlando Transilvanio. En la 18-a kaj 19-a j.c.-oj la mino prosperis kaj etendiĝis. La fervojo atingis la minurbon en 1910. Tiutempe vivis tie 2300 homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Aknaszlatina apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, poste al Ĉeĥoslovakio. Tiutempe la minado furoris, la salo liveriĝis al Ĉeĥio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikonKarpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Solotvino/Aknaszlatina. Dum la bataloj en 1944 la ponto detruiĝis. La alveninta Ruĝa Armeo deportis 690 da hungaroj al la gulago. Ekde 1945 Solotvina apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2002 la ponto rekonstruiĝis, sed nur en 2007 ĝi ekfunkciis. En unu el la forlasitaj minejoj en la profundeco hospitalo funkcias.
Legendo pri la salo
Tiu ĉi legendo vivas ankaŭ en Pollando. "Kunigunda", filino de Béla la 4-a, ĵetis oran ringon al la profundo de la salomino, poste ŝi vojaĝis al sia edzo apud Krakovo. Ŝi tie ordonis fosi al la profundo. La laboristoj trovis tavolon de salo, sed ili trovis ankaŭ la oran ringon.