Tiso estas karpatodevena rivero, kiu fontas en Ukrainio kaj fluas tra Hungario, Rumanio kaj Slovakio antaŭ ol flui en Danubon en Serbio. Ĝi estas la dua plej granda rivero en Hungario.
Ĝia longo estas 1.358 km, la akvokolekta areo estas 157.186 km². Tiso originas en Ukrainio en Karpatoj kaj trafluas ankoraŭ Rumanion, Hungarion, Serbion, krome en mallonga parto estas limorivero inter Hungario kaj Slovakio, fine verŝiĝas en Danubon.
La nomo Tiso estas en PIV2002. En Hungara-Esperanta Mezvortaro (1993) kaj multloke en la literaturo (Kalocsay) oni nomas ĉi tiun riveron Tibisko, sed Tibisko estas (ankaŭ) alia rivero.
La hungaroj donis epiteton al la rivero: "blonda". Ankaŭ Petőfi ligiĝas al Tiso, en siaj poemoj ofte mencias ĝin. Aparte menciindas efemeroj, ĉar la tisa efemero dum kurta tempo amase flugas super Tiso. Tiun fenomenon la hungaroj nomas florado de Tiso.
La rivero ĝis la 19-a jarcento esis meandra kaj ofte faris inundojn. Laŭ planoj de István Széchenyi la rivero estas reguligita kaj iĝis pli rekta. Tial iĝis ankaŭ nuntempe videblaj branĉoj, tiel nomata Morta Tiso. Laŭ la rivero ofte inundejoj etendiĝas. La serba kaj preskaŭ la tuta hungara partoj estas navigeblaj.
En Kisköre en 1975 oni faris baraĵon, la estiĝinta artefarita lago Tiso (lago) estas turista paradizo, per la kolektita akvo oni akvumas en la regiono ĝis la rivero Körös. En Tiszalök estas akvonodo, kiun konstruis deviglaboristoj komence de la 1950-aj jaroj. En supra parto de la akvonodo Orienta ĉefkanalo elfluas kaj donas akvon al la sekaj grundoj ĝis riveraro Körös.