Tatăl nostru Care ești în ceruri,
sfințească-se numele Tău;
vie împărăția Ta,
facă-se voia Ta;
precum în cer, așa și pe pământ.
Pâinea noastră cea de toate zilele,
dă-ne-o nouă azi,
și ne iartă nouă greșelile noastre
precum și noi iertăm greșiților noștri
și nu ne duce pe noi în ispită,
ci ne mântuiește de cel rău.
La rumana lingvo (rumane română /ro'mɨnə/) estas latinida lingvo en la orienta Eŭropo, parolata de 24 ĝis 28 milionoj da homoj, precipe en Rumanio kaj Moldavio. Ĝi najbaras al la ukraina, bulgara, serba kaj hungara lingvoj kaj apartenas al la orientlatinidaj lingvoj sen plurala -s. Ĝi havas oficialan validon en Rumanio, Moldavio kaj en provinco aŭtonoma de Serbio, Vojvodino.
Ekde 1860 la rumana lingvo estas skribata per latina alfabeto. Ankaŭ en Moldavio ĝi estas oficiala, sed oni uzis ankaŭ la cirilan alfabeton.
Litero
Prononco
a
/a/
ă
/ə/
â, î
/ɨ/
b
/b/
c
/k/ antaŭ a, o, u kaj konsonantoj
/t͡ʃ/ antaŭ i kaj e
ch
/k/ antaŭ i kaj e
d
/d/
e
/e/
f
/f/
g
/g/ antaŭ a, o, u kaj konsonantoj
/d͡ʒ/ antaŭ i kaj e
gh
/g/ antaŭ i kaj e
h
/h/
i
/i/
j
/ʒ/
k
/k/
l
/l/
m
/m/
n
/n/
o
/o/
p
/p/
r
/r/
s
/s/
ș
/ʃ/
t
/t/
ț
/t͡s/
u
/u/
v
/v/
x
/ks/ aŭ /gz/
z
/z/
La subsigno en la rumanaj literoj ț kaj ș aspektas propre komo, ne cedilo kiel en la turka ş aŭ la franca, portugala kaj turka ç. Dum la tempo, kiam plenaj signaroj de Unikodo ne estis vaste uzeblaj en komputiloj, kaj ofte ankoraŭ nun, oni uzas anstataŭe la literojn ţ kaj ş.
Gramatiko
Malgraŭ sia latinida deveno la rumana lingvo alprenis ne nur vortojn, sed ankaŭ gramatikaĵojn de najbaraj lingvoj. Ekzemple la konstruo de la difina artikolo (sufikse al substantivoj) kaj de certaj verboformoj kun "să" estas analogaj al la bulgara lingvo. Ĝia konjugacio similas al la latina kaj itala. Krome ĝi retenis la kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo kaj eĉ havas vokativon. La substantivoj tamen havas identajn formojn por nominativo kaj akuzativo (ne-fleksia kazo) kaj por genitivo kaj dativo (fleksia kazo).
La rumana en Moldavio
En la rumana de Moldavio, de la moldavoj ofte nomata la moldava lingvo, oni arbitre anstataŭigis latindevenajn vortojn per slavaj. Ekzemple popor (popolo) iĝis norod kaj pâine (pano) iĝis hleb.[1]Rumanlingvaj lernejoj en Ĉednestrio — estas lernejoj, lokitaj en Ĉednestrio, kontrolitaj de ministerio pri edukado de Moldavio, lingvo de instruado de kiuj estas rumana lingvo.
Bildaro
La letero de Neacșu estas la plej malnova dokumento en la rumana lingvo