La muzikgrupo estis nomita laŭ la fratino de Jónsi, kiu naskiĝis je la tago de la muzikgrupfondo kaj nomiĝas Sigurrós.
Sub kontrakto estas Sigur Rós ĉe la eldonejo Smekkleysa/Bad Taste.
Jónsi, la kantisto de la muzikgrupo, kantas parte islande (Ágætis Byrjun), sed ankaŭ parte vonlande (von signifas islande: espero), tiu estas mem elpensita lingvo (Ekzemple sur la albumo ( ) ).
Sigur Rós ludis iom da tempo en la antaŭprogramo de la muzikgrupo Radiohead. Stilistike ili estas plej trafe alordigeblaj al la ĝenro postroko aŭ etosa muziko.
Komence estis Águst la drumisto. Li forlasis 1998-e la muzikgrupon, kio preskaŭ kaŭzis la malfondon de la grupo.
Muziko
La muziko de Sigur Rós estas plena de sferaj, parte melankoliaj melodioj. La falseta kantado de Jónsi kaj lia speciala gitarludmaniero (li uzas violonĉelanarĉon por la gitaro) unikigas la muzikon.
Kiel la plej nova disketo Ba Ba Ti Ki Di Do montras, Sigur Rós verŝajne sur la venontaj albumoj estos ofte aŭdebla kun elektronaj muzikiloj (samplilo, drumkomputilo).