Sidanta Taŭro (El la lakotaTatanka Iyotakasidiĝanta virbovo, taŭro) estis tetona dakota indianestro kiu naskiĝis ĉirkaŭ 1831 en indiana rezervujo; li unuigis la siuajn tribojn, kiuj luktis por travivo en la nordamerika prerio. Li estis malfida al la blankuloj kaj fervore batalis kontraŭ ili.
Li prenis armilon en aĝo de 14 kaj baldaŭ konatiĝis kiel sentima batalanto. Kiel tribestro, li gvidis la etendiĝon de la siuaj ĉasejoj al okcidento. Li unuafoje kontraŭbatalis blankajn soldatojn en junio de 1863, kiam la usona armeo faris venĝan militiron kontraŭ la santi-aj siuoj. Dum la sekvaj kvin jaroj li daŭre batalis kun la soldatoj, kiuj pli kaj pli enpenetris la siuajn ĉasejojn kaj tiel danĝerigis la vivtenon de la indianoj. Pro sia kuraĝo kaj saĝeco, oni elektis lin ĉefa tribestro de la tuta siua popolo en 1867.
Fine de 1875, tiuj siuoj kiuj kontraŭstaris la blankulajn atakojn, devis iri al la rezervejo aŭ ili iĝos malamikoj de Usono. Kvankam Sidanta Taŭro volis plenumi la postulojn, en la akra malvarmego ili ne povis migri ĝis la donita tempolimo la kelkcent-kilometran vojon.
La blankuloj konsterniĝis kaj intensigis la armeajn agadojn. La siuoj daŭre venkis en la bataloj, sed en la milito ili ne havis ŝancon. La vivteno de la indianoj dependis de la bizonoj, kiujn la blankuloj daŭre ekstermadis. La malsatantaj siuoj kapitulacis kaj maje de 1877Sidanta Taŭro kun kelkaj fiduloj fuĝis al Kanado. Li aliĝis en 1885 al sovaĝokcidenta asocio de Buffalo Bill kaj akiris mondkonatecon.
Oni entombigis lin en Fort Yates, sed la restaĵojn pli poste oni transportis al la sud-dakota Mobridge (1953), kie granita lanco signas lian ripozlokon.