Usonaj indianoj (ankaŭ konataj kiel Indianoj, Usonaj indiĝenoj, aŭ Indiĝenaj, aŭ Aborigenaj popoloj) estas la indiĝenaj popoloj loĝantaj en la regiono nun en la ŝtato Usono de pratempoj ĝis nun. En Kanado oni konas ilin kiel la Unuajn Naciojn (vidu la koncernan artikolon). Ĉi tiu termino kovras multajn diversajn tribojn, ŝtatojn, kaj etnojn, multaj el ili ankoraŭ ekzistantaj kiel politikaj unuoj.
La Eŭropa koloniigo de Ameriko grave malpligrandigis la loĝantaron kaj kulturon de la usonaj indiĝenoj. De la 15-a ĝis 19-a jarcentoj ilin ruinigis translokigo, malsanoj, militado kun la eŭropanoj, kaj sklavigo.
Mapo de lingvoj de Usono - William C. Sturtevant. (1967). Early Indian tribes, culture areas, and linguistic stocks.: (atentu: la materialo estas eksdata)