La rivereto Schwarzbach, proksime al la fonto ankaŭ nomata Burgalb, estas ĉ. 50 km longa, orografie maldekstra flankrivero de la rivero Blies. Krom la plej grandan parton de Zweibrücker Westrich ĝi elakvigas kun siaj flankriveroj la tutan okcidentan parton de la Palatinatan Arbaron kaj apartenas kun la rivero Lauter (la plej supra parto Wieslauter), Queich kaj Speyerbach al la kvar plej grandaj senakvigaj sistemoj de la Üalatinata Arbaro.
Riverfluo kaj alfluantoj
La Schwarzbach havas du fontrojojn, kiuj fontas sude de la setlejo Johanniskreuz en la meza Palatinata Arbaro. Ambaŭ fontoj situas sur alteco sub 500 m s.m. ĉe la sudokcidenta deklivo de la monto Steinbergs proksime unu al la alia. La norda nomiĝas Burgalbursprung kaj estas markita per kavalira ŝtono. La du fontrojoj unuiĝas post du kilometroj. Ekde tie la rojo nomiĝas Burgalb, kiel la rivereto nomiĝas dum sia unuaj 16 km.
Tuj post la limo al Sarlando la rivereton Schwarzbach enfluas apud Homburger Stadtteil Einöd de dekstre al la rivero Blies, kiu post kromaj 45 km atingas la riveron Saro. Ĉe la kunfluo la Schwarzbach portas kun 10,7 m³/s [3] iom pli ol la duoblo de la akvokvanton de la Blies. La rivero Blies nur portas 5 m³/s. Ĉe la enbuŝiĝo la Schwarzbach estas kelkajn kilometrojn malpli longa ol la rivero Blies.
Apudriveraj sedimentoj
Ĉe la apudriverejoj de Schwarzbach kaj ties flankriveroj troviĝas entute ĉ. 52,7 milionoj da tunoj de sablozajsedimentoj. oni supozas kiel kialo la forhakadon de la arbaroj.[4]
Vidindaĵoj
La vidindaĵoj situas en la valo de la rivero Schwarzbach aŭ sur la ĉirkaŭantaj altaĵoj.
↑Christian Stolz. (2011) Budgeting soil erosion from floodplain and alluvial fan sediments in the western Palatinate Forest (Pfälzerwald, Germany), p. 437–461.