La rivero Blies estas apenaŭ 100 km longa flankrivero de la Saro en la germana federacia lando Sarlando kaj en franca regiono Loreno. Ĝi trafluas en la nordorienton de Sarlando la distrikton Sankt Wendel ĝis la sudan punkton de Sarlando kaj enfluas la Saron en la franca urbo Sarreguemines.
La rivero estas kunakvokvanto de 20,7 m³/s ĉe la enfluejo ne nur la plej granda flankrivero de la Saro, sed hidrologie eĉ la ĉefa fontobranĉo de ĝi. ĉar tie la Saro estas kun 19,0 m³ iom pli malgranda ol la Blies.[1][2]
Striktasence la rivero Blies estas flankrivero de la Schwarzbach, kiu jam antaŭ la enfluo en la Saro transportas pli ol la duonon de la akvo de la rivero. La Schwarzbach siaflanke preskaŭ duobligas sian akvokvanton tuj antaŭ la enfluon de la rivero Hornbach. Fakte la riversistemo Blies estas neregula sistemo kun tri ĉefaj branĉoj. La rivero Saro plimultigas sian akvokvanton post la kunfluo de la du fontriveretojn Roter kaj Weißer Saar kontinue.
Naturregionoj de la akvokolekta areo de la Blies
La fontareo de la Blies situas inter Selbach kaj Gronig ĉe la monto Momberg en la regiono Nohfelden-Hirsteiner Bergland kun submontaraj ĝis montaraj altecozonoj (tipaj plantoj: Polygonatum verticillatum Poligonato verticilfolia).
Pli sude la rivero fluas tra naturregiono Prims-Blies-Hügelland la pasante Bliesen, St. Wendel kaj Ottweiler, regiono arbaroriĉa (precipe fagaroj). La grundoj nur estas mezfekundaj. La valaj herbejoj estas ofte protektataj.[3] je la suda rando de la naturregionola rivero forlasas la Naturparkon Saar-Hunsrück.[4]
La akvokvanto de la rivero Blies varias forte. Ĉe la akvonivela indikiloReinheim la diferenco inter alta kaj malalta akvo estas kelkaj metroj.[7] La akvokvanto varias inter 2,9 m³/s (24an de julio 1959) kaj 373 m³/s (21an de decembro1993). Ĉe alta akvo en la jaroj 1970 kaj 1993 la malnova urbokerno de Blieskastel komplete inundiĝis. La kialo por la inundado estas la konstruado de domoj kaj fabrikoj en la apudriveraj areoj. Ne plu estas sufiĉe granda natura akvoretardejo. Artefaritaj akvoretardaj basenoj apenaŭ anstataŭas la naturaj.
Ĉe la rivero ekzistas sur germana teritorio 6 akvonivelaj indikiloj en: Oberthal, Alsfassen (St. Wendel), Ottweiler, Neunkirchen, Blieskastel, Reinheim. Per kromaj indikiloj la flankriveroj Todbach, Oster, Schwarzbach, Würzbach kaj Hetschenbach estas observataj.
akvoniveloj ĉe Blies kaj ĝiaj flankriveroj
akvonivelo (flankivero)
km ĝs Saar/Blies
alteco s.m.
akvokolekta areo
meza akvoforfluo/s.
Oberthal-Gronig
95,2 km
309,8 m
8,4 km²
0,3 m³
Alsfassen
86,5 km
275,2 m
42,0 km²
0,72 m³
Ottweiler
74,1 km
251,0 m
142,0 km²
2,26 m³
Neunkirchen
64,5 km
237,2 m
318,0 km²
4,68 m³
Blieskastel *)
36,7 km
213,4 m
1716,0 km²
16,0 m³
Reinheim
20,7 km
202,0 m
1798,0 km²
19,0 m³
Urweiler (Todbach)
0,25 km
273,8 m
42,1 km²
0,73 m³
Hangard (Oster)
3,75 km
250,5 m
112,1 km²
1,58 m³
Einöd (Schwarzbach)
0,8 km
217,0 m
1152,0 km²
10,4 m³
Lautzkirchen (Würzbach)
0,85 km
217,4 m
56,1 km²
0,2 m³
Walsheim (Hetschenbach)
2,5 km
242,7 m
6,2 km²
0,2 m³
*) Pegel Blieskastel von März 1988 bis Dezember 1994 nicht beobachtet, keine Abflussermittlung
La akvokolekta areo de la rivero Blies ĉirkaŭas 1.889 km² kaj superas la preskaŭ samgranda rivero Saro; kiu havas 1.784 km².