La Elektodistrikto Sarganslando (germane Wahlbezirk Sarganserland) estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi estis kreita el post la akcepto de la nova kantona konstitucio la 10-an de junio 2001 el la malnova distrikto Sargans. La elektodistrikto havis 36328 loĝantojn la 31-an de decembro 2006 kaj kovras areon de 517.92 km². Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro kreskis al 37255 personoj.
Sarganserlando estas historie kreskinta kulturregiono kun propra identeco. De la 13-a ĝis 15-a jarcento ĝi apartenis al la iama Grafejo Sargans, poste ĝi estis ĝis la 18-a jarcento komunue administrita teritorio de la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1803 Sarganslando estis aldonita al la nove fondita Kantono Sankt-Galo, konservis tamen ĝis hodiaŭ sian statuson kiel aparta regiono kun propra politika vivo kaj kulturo.
Komunumoj de la elektodistrikto Sarganslando
La elektodistrikto konsistas el la sekvantaj komunumoj:
La nombroj de la loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2006