Togenburgo (alemane: Toggeburg, germane Toggenburg) estas regiono kaj elektodistrikto en Kantono Sankt-Galo, Svislando. La nuna Elektodistrikto Togenburgo estiĝis la 1-an de januaro 2003 per la kunigo de la malnovaj distriktoj Malsupra Togenburgo, Malnovtogenburgo, Novtogenburgo kaj Supra Togenburgo.
La elektodistrikto havis 45107 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006 kaj ĝia areo estas 488,75 km². Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro iomete malkreskis al 44875 personoj.
Geografio
Geografie la Togenburgo konsistas principe el valoj de la riveroj Turo kaj Necker kaj iliaj alfluantoj. La Supra Togenburgo estas montara regiono inter la montmasivo Säntis kaj la montoĉeno de la Churfirsten. En vintro la regiono estas ŝatata regiono por skiado kaj neĝtabulado, en somero ĝi allogas multnombrajn migrantojn.
Esperanto-Movado
En Togenburgo nuntempe ne ekzistas aktiva Esperanto-movado, sed ĝi estas ŝatata renkontiĝejo por familiaj renkontiĝoj de Esperanto-Societo Zuriko, kiuj regule okazas en Malnov-Sankt-Johano.
Komunumoj de la elektodistrikto Togenburgo
Al la elektodistrikto Togenburgo apartenas la sekvantaj 15 komunumoj:
loĝantaro je la 31-a de decembro 2009
- Bütschwil, 3380 loĝantoj
- Ebnat-Kappel, 4870 loĝantoj
- Ganterschwil, 1195 loĝantoj
- Hemberg, 919 loĝantoj
- Kirchberg SG, 8067 loĝantoj
- Krinau, 252 loĝantoj
- Lichtensteig, 1875 loĝantoj
- Lütisburg, 1402 loĝantoj
- Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano, 2671 loĝantoj (kunfandiĝo de Malnov-Sankt-Johano kaj Wildhaus)
- Mosnang, 2885 loĝantoj
- Neckertal, 4151 loĝantoj (kunfandiĝo de Brunnadern, Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell)
- Nesslaŭ-Krummenaŭ, 3370 loĝantoj
- Oberhelfenschwil, 1338 loĝantoj
- Stein SG, 379 loĝantoj
- Wattwil, 8188 loĝantoj
Historio
Historie la hodiaŭa Togenburgo disvolviĝis el la mezepoka Grafejo Togenburgo. La aktuala elektodistrikto estiĝis el la kunigo de la malnovaj distriktoj Supra Togenburgo, Malsupra Togenburgo, Malnovtogenburgo kaj Novtogenburgo, kiuj iam estis historiaj distriktoj de la malnova grafejo kaj poste administraj distriktoj de la Kantono Sankt-Galo. Dum la Malnova Zurika Milito la urbo Zuriko vane provis alproprigi al si la regionon.
Komunumokuniĝoj
Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Brunnadern, Mogelsberg kaj Sankt-Peterzell kuniĝis al la nova komunumo Neckertal.
Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Malnov-Sankt-Johano kaj Wildhaus kuniĝis al la nova komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano.
Vidu ankaŭ
Eksteraj rilatoj