Sándor László Veress [ŝAndor lAslO vereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veress Sándor László estas hungara pentristo, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (2004).
Sándor László Veress [1][rompita ligilo] naskiĝis la 12-an de julio 1934 en Heves (urbo).
Veress akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Kmetty kaj Endre Domanovszky. Inter 1964-1967 li ricevis stipendion. Inter 1969 kaj 1997 li instruis en la menciita altlernejo. Li ricevis diversajn premiojn inter 1966-2018. Liaj kompozicioj prenas dinamikon de la movo.