Ĝi kreskas kiel unujara aŭ dujara planto, produktante malgrandajn, rozkolorajn, kvinpetalajnflorojn ( proksimume 1 cm je diametro ) ekde aprilo ĝis la aŭtuno. La folioj estas filik-similaj, kaj la tigoj ofte ruĝetaj; la folioj ankaŭ montriĝas ruĝaj ĉe la fino de la florsezono. La planto havas malmulte da radikostrukturo.
En tradicia herbokuracado, la Robert-geranio estis utiligata kiel kuracilo por dentodoloro kaj epistakso. Infuzaĵo produktita de la tuta planto, sen la radiko, estis utiligata por ĝia diureziga kaj fortiga efikoj kaj kiel kuracilo por disenterio.
Ĝi ankaŭ estis uzata sur vundoj por kuracado kaj por helpi cikatrigadon, havante kaj antisepsan kaj koagulan efikojn. Ĵus rikoltitaj folioj havas odoron kiu similas bruligitajn pneŭojn se dispremite, kaj se ili estas frotitaj sur la korpo la odoro laŭdire forpuŝus moskitojn.