En botaniko, radikoj estas parto de planto kiu estas malsupre de la tereno. La radikoj tendencas kreski malsupren por atingi nutrojn kaj akvon, kiujn la planto bezonas por vivi.
En informadiko, la radiko de arba strukturo ankaŭ estas la komenca nodo.
En Uniksaj komputilaj sistemoj, radiko (angleroot) estas la nomo de uzanto kiu havas ĉiujn rajtojn ĉimaniere (simpla aŭ multuzanta). Ĝenerale, estas la administrula konto. Aparte, ĝi indikas la bazon de la arkiva sistemo de la dosieruja strukturo, nomatan per simpla oblikvo (/). Se persono havas radikan ensaluton tio signifas ke ĝi kapablas agi kiel administranto de la komputilo.
Christian Rivière, en sia eseo Vortfarado kaj radikfarado,[1] eliras el la diferenco inter vorto kiel "radiko (radikalo) kun finaĵo" kaj radiko kiel "iu ajn eblo de vorto sen finaĵo". Li uzas matematikajn operaciojn aŭ formulojn por distingi inter la diversaj kombinebloj, ĉefe por distingi kunmetadon disde kungluadon. Aliaj studataj konceptoj estas supervortoj, radikkategorioj, reguloj en la ordo de vorteroj ktp. Praktike temas pri revizio de la ĝenerala studo de la Plena Analiza Gramatiko.
Figure
Figure radiko signifas esencan fundamenton, kernan principon; vidu ankaŭ: kaŭzo, ĝermo, fonto.