La Golfo de San-Francisko (angleSan Francisco Bay [sen fr'nciskoŭ bej])
estas golfo de la Pacifiko, kun kiu ĝi estas ligita nur per la markolo de la Ora Pordego (Golden Gate [goŭldn gejt]). Ĝi situas en la usona ŝtato Kalifornio.
La golfo iam (1850) havis, kune kun San-Pablo-Golfo, longon de pli ol 80 km kaj areon de ĉirkaŭ 1750 km² sed pro arta digado kaj sekigo nun restas nur ĉirkaŭ 1200 km².
La urbo San-Francisko situas sur la kabo de la duoninsulo, kiu formas la sudan flankon de la markolo. Aliaj urboj proksime de la golfo estas Oakland, Berkeley kaj San José.
Krome estas fervoja ponto en la suda parto, sed ĝi ne estas uzata.
La spino de la publika trafiko inter San-Francisko kaj la orienta flanko de la golfo estas la sistemo BART. Sude de San-Francisko trafikas la trajnoj de Caltrain.
La regiono ĉirkaŭ la sudo de la golfo estas nun konata kiel la Silicia Valo.