Pro la franca okupado la universitato iĝis parto de la Imperia Universitato de Paris en 1812. En 1815, kiam la Reĝlando Nederlando estiĝis, la universitato iĝis ŝtata instanco. Je la 5-a de junio1872Aletta Jacobs kiel unua virino en Nederlando ekstudis en Groningen. En 1925 la universitato havis pli ol mil studentojn, post fajro en 1906 kaj sekva renovigo kaj konstruo de novaj konstruaĵoj. En 1953 profesoro Frits Zernike ricevis la Nobel-premion pri fiziko.
La Regna Universitato de Groningen estas la tria universitato laŭ grandeco en Nederlando kaj la plej granda dunganto en la provinco Groningen.
La blazono de la universitato, kiu estas konfirmita de la Statoj de la Urbo kaj Lando de Groningen en 1615, konsistas el la blazono de la provinco de Groningen ŝarĝita de malfermita libro kun la (mallongita) teksto 'VER/BUM/DNI LU/CER/NA', kio estas 'VERBUM DOMINI LUCERNA PEDIBUS NOSTRIS' (La vorto de la Sinjoro estas lampo antaŭ niaj piedoj).
En 2005 la Regna Universitato de Groningen havas jenajn fakultatojn: